Lola Gere, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gere Lola estis hungara operkantisto, (mezosoprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gaizler Lola [gejcler], ŝiaj edzoj estis laŭvice Antal Páger kaj Lajos Laurisin.

Lola Gere
Persona informo
Naskonomo Gaizler Lola
Naskiĝo la  1-an de majo 1901(nun 1901-05-01)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 17-an de novembro 1967
en Usono Novjorko (Usono)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Antal PágerLajos Laurisin
Okupo
Okupo operkantisto • shop assistant
vdr

Lola Gere [1] naskiĝis la 1-an de majo 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de novembro 1967 en Novjorko.

Biografio redakti

Lola Gere frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Ŝia plej grava instruisto estis Laura Hilgermann. Ŝi komencis sian kantistan karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Baldaŭ ŝi kantadis en Nacia Teatro (Pécs), Oradea, ekde 1926 en Nacia Teatro (Szeged). En 1929 en Berlino ŝi plulernis, en la sekva jaro ŝi aliĝis al Reĝa Operejo de Budapeŝto, kie ŝi estis membro ĝis fino de la 2-a mondmilito. Antaŭ alveno de la Ruĝa Armeo ŝi rifuĝis al la Nazia Germanio, sed ŝi ne havis rolojn, ŝi private instruis estontajn kantistojn. En 1950 ŝi kun Lajos Laurisin translokiĝis al Usono. Gere iĝis vendisto, ŝi kantadis nur hejme. La geedza paro ligiĝis al la nazioj, tial ili ne ricevis rolojn.

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti