Lajos Laurisin
hungara operokantisto
Lajos LAURISIN, hungare Laurisin Lajos, Esperante Ludoviko Laurisin estis hungara operokantisto (tenoro). Lia edzino estis Lola Gere. Lajos Laurisin naskiĝis la 26-an de marto 1897 en Kalocsa - mortis la 10-an de januaro 1977 en Novjorko.
Lajos Laurisin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1897 en Kalocsa |
Morto | 10-an de januaro 1977 (79-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Frat(in)o | Miklós Laurisin |
Edz(in)o | Lola Gere |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • poeto |
Biografio redakti
Lajos Laurisin lernis komence teologon kaj juron, poste aktoradon-kantadon en muzika akademio en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1926 en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li restis ĝis 1944, tamen pli frue li kantis operetojn. Poste li migris al Usono, ĉar li simpatiis pri la faŝismo. Li ofte partoprenis en koncertoj.
Lia repertuaro (elekto) redakti
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci (La Pajacoj) – Canio
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana — Turiddu
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann (La rakontoj de Hoffmann) – titolrolo
- Giacomo Puccini: Turandot - Calaf; La Bohème (La Bohemoj) - Rodolphe