Internacia Flughaveno Libereco de Newark

La Internacia Flughaveno Libereco de Newark (angle, Newark Liberty International Airport) (IATA: EWR, OACI: KEWR) estas flughaveno situanta inter la urboj Newark kaj Elizabeth en la nordo de la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo, proksime de Novjorko. Ĉi tiu flughaveno estas unu el la plej grandaj de Usono kun trafiko de pli ol 30 milionoj da pasaĝeroj jare. Ĝi havas tri terminalojn por vojaĝantoj kaj kelkaj ŝarĝejoj.

Aera vido de la flughaveno sub neĝo.

Continental Airlines estas la plej grava fluglinio en Newark, uzante ekskluzive unu terminalon. Krome, United Airlines kaj FedEx havas gravajn instalaĵojn por la servoj de aer-ŝarĝado.

Newark estas la lasta celo de la rekta komerca flugo plej longa de la mondo venanta el Singapuro de Singapore Airlines, 18-hora flugo.


Eksteraj ligiloj redakti