Peter Minuit, Peter Minnewit, Pierre MinuitPieter Minuit (n. la 5-an de aŭgusto 1580 - m. en 1638 apud Sankta Kito, Karibio) estis maristo, diakono kaj supozata fondinto de Nov-Amsterdamo (la hodiaŭa Novjorko).

Peter Minuit
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1579 (1579-11-30)
en Wesel
Morto 31-an de majo 1638 (1638-05-31) (58-jaraĝa)
en Sankta Kito
Ŝtataneco Suda Nederlando
Subskribo Peter Minuit
Okupo
Okupo politikistomilitisto • colonial administrator
vdr

Biografio redakti

La gepatroj de Pierre Minuit estis valonaj kalvinistoj el Tournai (Belgio), ekloĝis en Rejnlando-Palatinato por fuĝi la religian persekutadon kiam la urbo estis parto de la Hispana Nederlando. Ilia filo Pierre tiam naskiĝis en la duklando Kleve, ĉar la urbo Distrikto Wesel fariĝis rifuĝejo por protestantoj de 1540.

Multaj familiaj nomoj tiutempe estis "nederlandaj", inkluzive Minnewit por Minuit. Alia ofta uzo estis doni al homoj kiel familinomon la nomon de la urbo, de kiu ili venis en la Unuiĝintaj Provincoj de Nederlando.

Peter Minuit atingis konsiderindan riĉaĵon pro geedziĝo kun virino de riĉa germana familio el la distriko Wesel, kie li laboris interalie kiel komercisto. En 1615 li tamen estis registrita kiel diamanttranĉilisto en Utrecht, Nederlando.

La jaroj post tio estas plejparte en la mallumo. En la fruaj 20-aj jaroj de la 17-a jarcento, tamen, Minuit devis eniri en la servon de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio (WIC). La WIC estis fondita kelkajn jarojn antaŭe kun ŝtata subteno por disvolvi la nederlandan kolonion Nieuw-Nederland, kiu situas en la nuna Novjorko. Inter 1626 kaj 1633 li estis la ĝenerala direktoro de la nederlanda kolonio Nova Nederlando kaj fondis en 1638 la svedan kolonion Nova Svedio (Nya Sverige, Nova Svecia) en la kvartalo Nieuw Nederland (Nova Nederlando).

Fondinto de Manhattan redakti

Minuit aĉetis la insulon Manhatano por la Nederlandanoj de la Lenapoj (indianoj) la 24-an de majo 1626 por sole 60 nederlandaj guldenoj[1]. Letero verkita de la nederlanda komercisto Peter Schaghen al direktoroj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio deklaris, ke Manhatano estis aĉetita por "komerco de 60 guldenoj",  kvanto kiu laŭ dolaroj en 2020 valorus ĉirkaŭ 1 143 usonajn dolarojn[2]. Tre fervora defendanto de la interesoj de la kolonianoj, li tamen distingiĝis per sia atento por ankaŭ konservi la interesojn de la indianoj, en virto de la principo ke harmonia integriĝo de du kulturoj estas pli bona ol la malakcepto de la "malpli" civilizitaj, kio alportas konfliktojn.

Manhatano poste fariĝis la loko de la urbo Nov-Amsterdamo kaj la distrikto de Manhatano de la nuntempa Novjorko.

La flandra ĵurnalisto Jef Lambrecht kune kun kolego-ĵurnalisto Karel Schoetens fondis en 1982 la "Belgian Institute for World Affairs" kiu interalie strebis al la agnosko de Pierre Minuit kiel fondinto de Novjorko kaj ne Peter Stuyvesant, kiel oni ĝenerale supozas[3].

Referencoj redakti

  1. (se) "Historia". NE.se
  2. (en) "Value of the guilder / euro". www.iisg.nl
  3. (nl) Bureaunautica, la 22-an de septembro 2018

Vidu ankaŭ redakti

Peter Stuyvesant

Nederlanda Imperio