Krakkokaino estas fumebla liber-baza formo de kokaino. Fumantoj gajnas mallongan sed intensan eŭforion. Ĝi estas ofte uzata kiel distra drogo. Krakkokaino unue vaste uziĝis en Novjorko, Losanĝeleso kaj Miami dum malfrua 1984 kaj 1985; ĝian rapidan kreskon de uzado kaj disponebleco oni foje nomas la "krakkokaina epidemio."

Fizikaj kaj ĥemiaj kvalitoj redakti

En pli puraj formoj, rokoj de krakkokaino aperas kiel blankecaj grajnoj kun dentaj randoj, iomete pli densaj ol vakso. Pli puraj formoj de krakkokaino similas ol malmola, facilrompa, kristalforma plasto. Krakroko agas kiel loka anestezilo (vidu kokainon), sensentigante la langon aŭ buŝon nur tie, kien oni rektas metas ĝin. Pli puraj formoj de krakkokaino sinkas en akvo aŭ fandiĝas laŭ la randoj kiam proksimaj al flamo (krakkokaino vaporiĝas ĉe 90 °C).

En la kontraŭleĝa drogmerkato oni ofte adulteras krakkokainon per aliaj aĵoj, kiuj imitas la aspekton de krakkokaino, por plipezigi ĝin.

Sintezo redakti

Natria bikarbonato (NaHCO3), la "salo de Vichy," estas bazo uzata por prepari krakkokainon, sed ĝi povas esti anstataŭigita de aliaj malfortaj bazoj. La reakcio, kiam oni uzas natrian bikarbonaton, estas:

Coc-H+Cl + NaHCO3 → Coc + H2O + CO2 + NaCl

Kun amonia bikarbonato:

Coc-H+Cl + NH4HCO3 → Coc + NH4Cl + CO2 + H2O

Kun amonia karbonato:

2(Coc-H+Cl) + (NH4)2CO3 → 2 Coc + 2 NH4Cl + CO2 + H2O

Krakkokaino estas kutime aĉetata jam en roka formo, kvankam ne estas malofte ke iuj uzantoj mem ŝanĝas pulvoran kokainon al krakkokaino. Tiu procedo estas normale farata per natria bikarbonato, akvo, kaj kulero. Post miksiĝo kaj varmiĝo, la bikarbonato reakcias kun la hidroklorido de la pulvora kokaino, formante liber-bazan kokainon kaj karbonatan acidon (H2CO3) per inversigebla acid-baza reakcio. La varmigo plirapidigas la degeneradon de karbonata acido al karbona dioksido (CO2) kaj akvo. Perdo de CO2 antaŭmalhelpas ke la reakcio povas inversiĝi al kokaina hidroklorido. Liber-baza kokaino apartiĝas kiel olea tavolo, flosante supre de la restaĵoj de la akva fazo. Estas tiam, ke la oleo estas rapide ekprenita, kutime per kejlo aŭ alia longa maldika objekto. Tio suprentiras la oleon kaj turnas ĝin, permesante ke aero trankviligas kaj sekigas la oleon por ke la faranto povu rokigi ĝin.

Krakkokaino vaporiĝas ĉirkaŭ 90 °C, multe pli malalta temperaturo ol la kokaina hidroklorida fandopunkto 190 °C. Kvankam kokaina hidroklorido ne povas esti fumita (ĝi brulas kun nenia efekto), krakkokaino, kiam fumita, permesas rapidan sorbiĝon en la sangofluon kaj atingas la cerbon post 8 sekundoj. Krakkokaino ankaŭ povas esti injektita envejne kun la sama efekto ol pulvora kokaino. Tamen, kvankam pulvora kokaino dissolviĝas en akvo, krakkokaino devas esti dissolvita en acida solvo kiel citrona suko aŭ blanka vinagro, kiu procedo efektive inversigas la originalan ŝanĝon de pulvora kokaino al krakkokaino.

Distra uzo redakti

Krakkokaino estas ofte uzata kiel distra drogo. Efektoj de krakkokaino inkludas eŭforion, superan memkonfidon, senapetitecon, sendormecon, viglecon, pliigitan energion, deziron de plua kokaino, kaj eblan paranojon, kiu finiĝas post la uzo. Ĝia komenca efekto estas ellasigi grandan kvanton da dopamino, cerba ĥemiaĵo, kiu kaŭzas sentojn de eŭforio. La efektoj kutime daŭras de 5 ĝis 10 minutojn, post kiam dopaminaj kvantoj en la cerbo rapide falas, lasante la uzanton kun sento de deprimo.