Amonia karbonato

kemia kombinaĵo
Amonia karbonato
Alternativa(j) nomo(j)
Salo de Hartshorn[1]
Bakeja fermento
Ammoniæ carbonas[2]
  • Volatila salo
Kemia formulo
(NH4)2CO3
CAS-numero-kodo 506-87-6
ChemSpider kodo 10048
PubChem-kodo 10480
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka pulvoro
kun amoniakodoro
Molmaso 96.09 g mol−1
Smiles O=C(O)O.N.N
Denseco 1.50 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 58 °C (136 ; 331 K)
Bolpunkto Malkomponiĝas
Solvebleco:Akvo Tute solvebla,
malkomponiĝas
en varma akvo
Mortiga dozo (LD50) 1975 mg/Kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P101, P102, P103, P264, P270, P301, P310, P301+312, P330, P353[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Diamonia trioksokarbonato[4](NH4)2CO3 estas kemia substanco rezultanta el la reakcio inter la amonia hidroksido kaj la karbonata acido. Kiam varmigita, ĝi facile malkomponiĝas kiel amoniako kaj karbona duoksido, kaj uzatas kiel fermentigagento kaj ankaŭ kiel flarsalo okaze de konsciencoperdo. Ĝi estas konata kiel bakista amoniako kaj estas antaŭanto de la plej modernaj fermentigaj agentoj samkiel natria karbonato kaj natria bikarbonato.

Proprecoj redakti

Ĝi ne estas facile preparebla en ties pura formo. Komercaj produktoj ĝenerale estas miksaĵo da "amonia karbamato" kaj "amonia bikarbonato". Tamen, la plej ordinara maniero estas per kontakto de la karbona duoksido en amoniaka solvaĵo. Ĉirkaŭ 7 mil tunoj/jare estis produktitaj ĝis 1997. Amonia karbonato estas neakordigebla kun acidoj, kiuj malkomponas ĝin, estigante amoniajn salojn kaj liberigante karbonan duoksidon. Ĝi precipitas la karbonaton aŭ la hidroksidon de plejmulto el la metaloj kaj la nesolveblaj alkaloj el la solvaĵoj kun ties saloj.

Amonia karbonato larĝe malkomponiĝas kiam dissolvita en akvo; ĝiaj solvaĵoj estas iritaj al la mukozaj membranoj dum liberigo de amonio. Per inhalado ĝi uzatas en solvaĵoj kiel stimulilo en kazoj de sinkopo, spirmanko kaj kiel likviga ekspektorigilo en kazoj de bronkito.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. Hartshorn estas nomo de ruĝocervo el kies kornoj kaj ostoj oni ekstraktas specifoleon per seka distilado.
  2. British Pharmacopoeia
  3. Safety Data Sheet
  4. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 26. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2015-07-09.