Eŭforio
Eŭforio (greke ευφορία, latine euphoria, euforia) laŭ PIV estas sento de bonfarto, jen reala (ĉe resaniĝo aŭ simila okazo), jen iluzia (en la fina periodo de iuj malsanoj aŭ pro influo de stuporigaj drogoj). Temas pri subjektiva percepto de dumtempa ekstreme bona sento, de feliĉo aŭ ekstrema ĝojo, kun dum tiu tempo pli forta optimismo, aktiveco kaj malpli fortiĝintaj psikaj inhibicioj. La sento tiom fortas, ke ĝi eĉ iom kompareblas al malforta deliro.
Etimologie la greka vorto ευφορία, "euforía", devenas de la vorto "euforos" (mem uzata en la senco "sana"), kiu konsistas el la vorteroj "eu" ("bone") kaj "ferein" ("porti, elteni"), do laŭvorte estas la sento "bone elteni" la vivon.
En la ĝenerala lingvouzo la vorto eŭforio ofte uzata kvazaŭ sinonime al la vortoj pasio aŭ entuziasmo – kvankam verdire temas pri ankoraŭ pli forta sento ol tiu pasia aŭ entuziasma. Kiel montras la difino de PIV citita en la unua frazo de la teksto, la sento povas aperi kaj en stato de kompleta psika sano, kaj en stato de psika malsano: Eŭforio ligita al psikaj malsanoj estas tipa simptomo ekzemple ĉe manio aŭ la pli malforta variaĵo de tiu malsano, kiu nomatas hipomanio. Sed ankaŭ malsanoj kaŭzitaj pro organa misfunkcio, ekzemple senila demenco, fruntaj cerbaj tumoroj, ĉe progresinta paralizo aŭ sekve de veneniĝo (ekzemple, sed ne nur, pro influo de stuporigaj drogoj) povas kaŭzi eŭforion sen rilato al evento, kiu klarigus tiun delirigan ĝojon.
Neŭrosciencaj esploroj montris, ke la sento de eŭforio korespondas al daŭra aktiveco de la cerba areo nucleus accumbens. El la psike aktivaj substancoj, kiuj povas kaŭzi eŭforion, aparte elstaras la opiaj alkaloidoj. Biologie, eŭforio estas kaŭzata de pliintensiĝo de la nervotransigilo dopamino en la internervaj sinapsoj. Ankaŭ alkoholo aŭ tro altaj kvantoj de medikamentoj, kiuj en la preskribitaj dozoj ne psike aktivu, povas kaŭzi eŭforion.
Dum ekstrema sportado post iom da tempo same povas aperi eŭforio, kaŭzata de enkorpa produkto de endorfinoj. Ankaŭ post travivo de ekstremaj, vivdanĝerigaj situacioj kutime sekvas eŭforia stato – tion oni povas simuli per kreo de tiaj situacioj, kiuj estas kalkulataj ne vere esti vivdanĝerigaj, sed ekstreme suprenpuŝi la stresiĝon de la koncerna homo kaj ties produktadon de adrenalino en la danĝera situacio mem. Ekzemplo de tia stimulo estas saltado sur ŝnuro.