Hipomanio estas malpli forta variaĵo de la psika malsano manio. Hipomaniuloj estas pli ol normale emocie ekscititaj kaj move maltrankvilaj. Ofte aldoniĝas pensado tre saltanta de temo al temo, mova troaktiveco, maltrodormado kaj pro la ĝenerala maltrankvilo kutime manka (foje tamen ankaŭ troaltigita) apetito.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F30.0 Hipomanio
vdr

Simptomoj redakti

La simptomoj korespondas al tiuj de la malsano manio, sed estas ĉiurilate malpli fortaj (la grekdevena vortoparto "hipo-" signifas "sub-", do temas pri stato "sub la manio").

Pro la ekscitita emocia stato, kiu ofte ligiĝas al eŭforio, do stato por la paciento mem komence tute agrabla, povas ekesti nerealisme grandigita memfido, altigita riskemo, pli granda kontaktemo kaj ekesto de embarasigaj "transpaŝoj de sociaj limoj". Hipomanio povas ankaŭ manifestiĝi per seksismaj paroloj, seksemaj alproksimiĝoj al aliaj homoj, senpripense rapidaj plekto de seksumaj kontaktoj kaj tre rapida enamiĝo.

Dum statoj de hipomanio, la koncernata homo kutime perceptas sian korpan forton, sian perceptopovon, intelekton kaj kreopovon plialtigite. Tamen statoj de laciĝo sekve de la ĝenerala troaktiveco povas rezulte denove redukti la realajn kaj perceptatajn kapablojn.

La subjektiva bezono de dormo kutime estas malaltigita, kaj rezultas maltrodormado.

La apetito povas esti signife perturbata, ofte manĝatas multe malpli ol kutime, foje tamen ankaŭ multe tro, tiel ke povas rezulti pli granda perdo aŭ altiĝo de la korpopezo.

La Klasifiko Internacia de Malsanoj (mallonge esperante KIMangle ICD, en la aktuala 10-a eldono) de la Monda Organizaĵo pri Sano notas la malsanon per la kodo "F30.0". Kadre de la psikiatria klasifiko ĝi membras en la grupo de afekciaj malsanoj.

Vidu ankaŭ redakti