Ciklotimio

animstata perturbo

La ciklotimio estas la psikiatria diagnozo kiu priskribas perturbon de la animstato nome konsideratan mildan formon de dupolusa perturbo (iam konata kiel mani-deprima psikozo). Ĝi karakteriziĝas per la okazo de multaj epizodoj de hipomanio (troa animeco kaj energio) kun aŭ sen iritiĝo, kun epizodoj alternaj de mildaj aŭ mezmildaj deprimo kiuj ne plenumas la bazajn kriteriojn por la diagnozo de pli granda deprimepizodo. La ciklotimio, same kiel aliaj perturboj de la animstato, povas esti akompanata de anksio. Ĝi estas la plej milda variaĵo de la dupolusa gamo, malantaŭ la dupolusaj perturboj de la tipoj 1a kaj 2a. La ciklotimia perturbo, krom okazo en 0,4 - 1% de la tutmonda loĝantaro, kutime estas kronika perturbo, kiu povas daŭri multajn jarojn kaj eĉ la tutan vivon; tamen, se oni diagnozas kaj traktas ĝin ĝustatempe, estas eblo ke, en kelkaj kazoj, malaperas komplete. La indico ŝajnas sama ĉe viroj kaj virinoj, kvankam oni konstatis, ke la virinoj klopodas traktadon pli ofte, kio nepras por eviti, ke la ciklotimio evoluu al plej grava formo de dupoluseco.

Notoj redakti