Afekcia perturbo

(Alidirektita el Afekciaj malsanoj)

La afekciaj perturboj (angle affective disordersmood disorders, germane affektive Störungen) estas akutaj, daŭraj aŭ epizodaj psikaj malsanoj de la afekcioj (necesas atenti ke la Esperanta vorto afekto havas alian signifon ol la ĉi-tie celata psikiatria termino). Baze temas pri perturbo de la emocioj, sed por fikso de ĝusta diagnozo endas ankaŭ atenti la viglecon, spontaneecon, vegetativajn funkciojn kiel la kvanton de dormo, la apetiton aŭ la libidon, kaj krome la socian interagon de la koncerna homo. Krome samtempe povas aperi simptomoj de psikozo, do misfunkcioj de la pensado kiel halucinojparanojoj.

La koncernatoj aŭ havas patologie plialtigitan aŭ malaltigatan nivelon de la afekcioj. En la unua kazo ili estas neadekvate troaktivaj kaj emocie troekscititaj – tiam temas pri manioeŭforio (diagnozataj, sed en komparo tre mildaj formoj de manio nomatas "hipomanio"). En la dua kazo, la alia ekstremaĵo, temas pri situacie neadekvata deprimiĝo, malfeliĉiĝo, senesperiĝo kaj senenergieco – la depresio.

Ambaŭ statoj ankaŭ povas aperi pli aŭ malpli regule alternante ĉe la sama homo – la kombinitan psikan malsanon oni nomas "bipolara" aŭ "dupolusa perturbo" (foje ankaŭ "ciklotimio").

La afekciaj perturboj en la Internacia Klasifiko de Perturboj (ICD-10) de la Monda San-Organizo estas detale difinitaj kaj kategoriitaj laŭ la kodoj F30 ĝis F39.

Parto de la difino estas, ke ne rajtas esti ekkonebla klara ekstera kaŭzo de la malsano. Kaj depresioj reagaj al traŭmataj travivaĵoj, psike influaj veneniĝoj kaj akcidentaj, degeneraj aŭ inflamaj malsanoj de la cerbo ne estas klasifikeblaj afekcia perturbo. Same puraj malpliintensiĝoj de la afekcioj, kiel ili observeblas ĉe iuj formoj de psikozoj kaj ĉe demenco, ne inkluziviĝas.