Afektoafektado laŭ PIV estas

  1. la maniero de iu, kiu ŝajnigas ion per nenaturaj, nesimplaj (kaj eventuale hipokritaj) manieroj, kaj
  2. la maniero de iu, kiu faras mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas, kaj kiu montradas nesimplan, pretendeman, atentokaptan sintenadon.

La vorto klare havas iom malaprezan konotacion, ofte oni parolas pri "moralisma aŭ bigota afektado. Etimologia bazo estas la latina vorto afficere (aldoni, influi, inciti) kaj affectus (pasio).

Kaj en la 18-a kaj en la 19-a jarcentoj afektado estis vorta kaj gesta stila rimedo de la konversacio: ekzemple dum la epoko Rokoko evoluis gesta "lingvaĵo de ventumiloj", per kiu eblis komuniki al la interparola partnero senvortajn signojn. La kontraŭ-nobela burĝaro malaprezis tiun "ludadon".

Nuntempe afektado parte kompreniĝas kiel signo de psika malsekureco respektive manka memfido.