Vitspeco

Vitspeco estas tipo de vito karakterizata per propraj apartaĵoj, kiuj fizike vidiĝas: la formo de folioj kaj de grapoloj, la koloro de la maturaj vinberoj, la konsisto de la vinberoj, ktp.

Laŭ botaniko la vitspecoj estas rasoj, tio estas varioj konsistantaj el genetike malsamaj individuoj kun proksima karaktero. La vitspecoj ne estas varioj de vito[1].

Inter la diversaj vitspecoj distingeblas vinaj vitspecoj, por la produktado de vino, la manĝeblaj vitspecoj, por la produktado de manĝebla uvo kaj la baztrunkaj vitspecoj, por konsistigi la radikan parton rezistantan kontraŭ filoksero, por greftaĵo. Tamen okazas vinproduktado per manĝebla uvo kaj inverse manĝado de vina uvo. Ekzemple, ĉaselaso estas manĝebla uvo en Moissac[2]sed estas ankaŭ uzata por produkti vinon en Svislando kaj en la kantono Evian.

En la mondo estas ĉirkaŭ 9 500 kultivataj vitspecoj, kiu estas ofte konataj per multaj nomoj. La studado kaj la priskribo de de la vitspecoj kaj de ties karakterizaĵoj nomigas ampelografio (de la greka ἄμπελος, la vito).

Vitis vinifera, ĉefa specio de originoRedakti

Kvankam ekzistas vitspecoj devenantaj de diversaj varioj, eĉ de malsamaj specioj, la specio Vitis vinifera estas tiu, kiu liveras la vitspecojn plej uzatajn en vitkultivado pro la kvalito de la vinoj, kies produktadon ĝi ebligas.

AliajRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Alain Reynier, Manuel de viticulture Tec&Doc, 9-a édition, 2003, paĝo, (ISBN 2-7430-0626-9)
  2. Fiche INAO Chasselas de Moissac

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti