Silvaner estas vitspeco nuntempe precipe kultivata en Germanio, kiu tamen unue kultiviĝis en la jaro 1658 en Aŭstrio. Temas pri blanka speco de vinberoj, konsiderata unu el la plej bonkvalitaj kaj gravaj por produkti blankan vinon. Ĝi el Aŭstrio rapide disvastiĝis al Germanio kaj tie nuntempe plej grandkvante kultiviĝas, dum en la vinproduktado de la origina lando Aŭstrio ĝi ne plu havas signifan rolon.

skema bildigo de Silvaner-vinberaro
foto de Silvaner-vinberaro

En la modera klimato de la germaniaj vinregionoj la Silvaner-vitejoj produktas bonkvalite maturiĝantajn vinberojn en ne tro granda kvanto, kiuj rezultas en harmoniaj vinoj de delikata bukedo kaj diskreta frukteca acideco.