Katalepsio
simptomo de nenormala tenado de korpopozicioj
En medicino, katalepsio estas nerva kondiĉo de muskola rigideco kaj fiksiteco de korpoformo.
Katalepsio | |
---|---|
psikopatologia simptomo | |
Katalepsio de knabo sur lito | |
KIM-10 | F20.2 |
Priskribo
redaktiJen oftaj simptomoj de katalepsiuloj:
- Rigidaj dorso kaj trunko, sendepende de eksteraj stimuloj
- Rigidaj membroj, sendepende de eksteraj stimuloj
- Vaksa fleksiĝemo: se oni movas membron de katalepsiulo, la membro restas en la movitaj loko kaj formo.
- Manko de respondo al eksteraj stimuloj
- Malpliiĝo de respondemo al doloro
- Perdo de muskola regado
- Malrapidiĝo de korpaj funkcioj (ekz. spirado)
-
Virino kun katalepsio
-
Knabino kun katalepsio
Etimologio
redaktiLa termino devenas de la helena vorto κᾰτᾰ́ληψῐς katálēpsis “preno”.
Famaj ekzemploj
redaktiLaŭ la Simpozio de Platono, Sokrato ofte restis perfekte senmove dum multaj horoj, pensante. Laŭ kelkaj aŭtoroj, tio estas verŝajne kazo de katalepsio.[1]:76
Sankta Terezo de Ávila spertis katalepsion ekde 1539: ŝiaj kruroj rigidiĝis, kaj ŝi ne povis piediri dum tri jaroj.
En fikcio, en Romeo kaj Julieto de Ŝekspiro, Julieto trinkas pocion, kiu kaŭzas mortsimilan katalepsion.