Eltombigo estas ĝenerale malfermo de tombo kaj elpreno de morta korpo surbaze de ofica permeso aŭ ordono. Laŭ jura reguligo de sepult-aferoj tio estas ĉia ajn manipulado per nemalkomponiĝintaj kaj ankaŭ per komponiĝantaj korprestaĵoj.

Eltombigo en Katin.

Fari eblas ĝin antaŭ paso de la tn. malkomponiga tempo (minimume 10 jaroj) nur pro peto de luiganto de tomboloko kaj kun konsento de higiena stacio, aŭ dum puna proceduro. En tiu povas ordoni ĝin nur juĝisto, eventuale en preparproceso akuzisto, nome nur tiam, se estas suspekteble, ke la morto de entombigito estis kaŭzita pro krimo. Poste sekvas jura sekco.