Christian Jürgensen Thomsen

Christian Jürgensen Thomsen (29a de Decembro 1788 – 21a de Majo 1865) estis dana antikvaĵisto kiu disvolvigis teknikojn kaj metodojn de frua arkeologio.

Christian Jürgensen Thomsen
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1788 (1788-12-29)
en Kopenhago
Morto 21-an de majo 1865 (1865-05-21) (76-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto
vdr

En 1816 li estis nomumita estro de la kolekto de 'antikvaĵoj' kiu poste disvolviĝis en la Nacia Muzeo de Danio en Kopenhago. Kiam li organizis kaj klasigis la antikvaĵojn por ekspozicio, li decidis prezenti ilin kronologie laŭ la tri-epoka sistemo. Aliaj fakuloj jam estis proponintaj antaŭe ke prahistorio estis antaŭenirinta el epoko de iloj el ŝtono, al epokoj de iloj faritaj el bronzo kaj fero, sed tiuj proponoj estis prezentitaj kiel sistemoj de evoluo, kiuj ne ebligis datadon de artefaktoj. Thomsen rafinis la tri-epokan sistemon kiel kronologia sistemo kontrolante kiuj artefaktoj ekzistis tre proksime al aliaj artefaktoj. Tiele li estis la unua kiu establis pruvitan dividon de prahistorio en klaraj periodoj. Tiu atingo kondukis al tio ke li estis konsiderita kiel la fondinto de la tri-epoka sistemo de la antikveco en Eŭropo.

Thomsen ankaŭ verkis unu el la unuaj sistemaj traktaĵoj pri oraj brakteatoj (prilaboritaj medaloj) de la epoko de la Elorienteŭropaj popolmigradoj. La studo de Thomsen pri artefaktoj en la kopenhaga muzeo estis bazitaj sur asocioj inter stilaj ŝanĝoj, dekoracio kaj kunteksto; li agnoskis la gravon de la ekzamenado de objektoj el "proksimaj trovejoj", kio ebligis lin determini la asociojn de komunaj artefaktoj por variaj periodoj (ŝtono - bronzo - fero). Liaj rezultoj estis publikigitaj en la Ledetraad til Nordisk Oldkyndighed (Gvidilo al Skandinavia Antikveco) en 1836.

Bibliografio redakti

  • Conn, Steven (2004). History's Shadow: Native Americans and Historical Consciousness in the Nineteenth Century, Chicago: University of Chicago Press.
  • Gjerløff, Anne Katrine. (1999). "Syn for sagn: Dansk Arkæologi og Historie i 1800-tallet", Historisk Tidsskrift 99:2
  • Gräslund, Bo. (1987) The Birth of Prehistoric Chronology. Dating methods and dating systems in nineteenth-century Scandinavian archeology, Cambridge University Press.
  • Heizer, Robert. (1962). "The background of Thomsen's Three-age System", Technology and Culture, Vol. 3, No. 3
  • Rowley-Conwy, Peter. (2006). "The Concept of Prehistory and the Invention of the Terms `Prehistoric' and `Prehistorian': the Scandinavian Origin, 1833—1850", European Journal of Archaeology 9:1 pp. 103–130
  • Thomsen, C. J. (1836) Ledetraad til Nordisk Oldkundskab (Gvidilo al Norda Antikveco).
  • Trigger, Bruce (2006). A History of Archaeological thought (2a eld.). Cambridge University Press.
  • Worsaae, J.J.A. (1866) "Carl Christian Rafn og C.J. Thomsen", in Aarbøger for nordisk Oldkyndighed