Fishbourne (palaco)

Palaco Fishbourne estas granda palaco de la romia epoko kiu situis ĉe vilaĝo Fishbourne tuj okcidente de Chichester (Sussex).

Fishbourne
romia vilao • romia konstruaĵo • independent museum
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Fishbourne
Situo
Geografia situo 50° 50′ 12″ N, 0° 48′ 37″ U (mapo)50.8366-0.81030000000001Koordinatoj: 50° 50′ 12″ N, 0° 48′ 37″ U (mapo)
Fishbourne (Anglio)
Fishbourne (Anglio)
DEC
Fishbourne
Fishbourne
Situo de Fishbourne
Map
Fishbourne
Retejo https://sussexpast.co.uk/attraction/fishbourne-roman-palace/
vdr
Delfina mozaikplanko ĉe Palaco Fishbourne

La palaco konstruiĝis dum la 70-a jardeko kaj verŝajne estis la loĝejo de reĝo de kelta regno lojala al la romianoj. Dum la sekvaj du jarcentoj la palaco pligrandiĝis kaj la originalaj mozaikaj plankoj anstataŭiĝis per pli belaj. En 270 incendio detruis la nordan alon de la palaco, kiu tiam forlasiĝis kaj post nelonge malkonstruiĝis.

Kvankam la lokanoj longe eltrovis romiajn restaĵojn, la palaco ne elfosiĝis ĝis 1960, kaj ĝi surprizis arkeologojn pro sia grandeco. Apude eltroviĝis aliaj romiaj (eble armeaj) konstruaĵoj.

Muzeo enhavas la plejparton de la videblaj restaĵoj. En apuda ĝardeno estas plantoj de specoj kiujn oni kultivis dum la romia epoko.