Château-Thierry
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Château-Thierry (stacidomo). |
Château-Thierry estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.
Château-Thierry | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pikardio | ||
Departemento | Aisne (subprefektejo) | ||
Arondismento | Arondismento de Château-Thierry (ĉefurbo) | ||
Kantono | Kantono de Château-Thierry (ĉefurbo) | ||
Komunumaro | Communauté de communes de la Région de Château Thierry | ||
INSEE kodo | 02168 [+] | ||
Poŝtkodo | 02400 | ||
Kodo laŭ INSEE | 02168 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jacques Krabal (2014-2020) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 413 (2011) | ||
Loĝdenso | 871 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 3′ N, 3° 24′ O (mapo)49.0463888888893.4030555555556Koordinatoj: 49° 3′ N, 3° 24′ O (mapo) | ||
Alto | 63 m (de 59 m al 222 m) | ||
Areo | 1 655 ha (16,55 km²) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Castrothéodoriciens aŭ Castelthéodoriciens. La urbo havas ĉirkaŭ 15 000 loĝantojn.
Esperanto Redakti
Pasis la 3an/4an de julio 1912 Vasilij Devjatnin dum sia Propaganda Piedvojaĝo de Parizo al la 8a Kongreso en Krakovo.
1914 Gvidlibro tra Château-Thierry, G. Delanoue (recenzo en Esperanto 1914 paĝo 205)
Geografio Redakti
Château-Thierry troviĝas proksimume 90 kilometrojn nordoriente de Parizo, kaj 60 kilometrojn de Reims, ĉe la aŭtovojo A4. Château-Thierry estas trafluata de la rivero Marno : kvankam en Pikardio, la urbo ankaŭ estas iasence krucvojo inter Francilio kaj Ĉampanjo.
Historio Redakti
La nomo de la urbo devenas de Tierio la 4-a, la lasta merovida reĝo, kiu estis enkarcerigita tie en kastelo fare de Charles Martel, tiel anoncante la alvenon de la karolida dinastio. Château-Thierry estas la naskiĝloko de la fabelisto Jean de La Fontaine, kaj situis dum la Unua mondmilito en la regiono de la batalo de la Marno.
Dum la Franca Revolucio de 1789, la urbo estis renomita Château-Égalité ("Kastelo-Egaleco").
Administrado Redakti
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
2008 | Jacques KRABAL | PS |
| |
1989 | 2008 | Dominique JOURDAIN | PS |
|
1971 | 1989 | André ROSSI | UDF | deputito
|
1965 | 1971 | Pierre LEMERET | PCF |
|
1959 | 1965 | André PICHARD |
| |
1947 | 1959 | Paul DASCQUE |
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Vidindaĵoj Redakti
Ekzistas en Château-Thierry pluraj historiaj monumentoj. La plej menciindaj estas :
Lokaj famuloj Redakti
Château-Thierry estas la naskiĝloko de Jean de La Fontaine. Aliaj menciindaj lokaj famuloj estas :