Nomtago

festante la tagon de la jaro kiu estas rilata al onies persona nomo

Nomtagonomfesto[1] estas kutimo festi la tagon dediĉitan al iu sanktulobeatulo en la katolika kalendaro aŭ alian tagon, al kiu estas iel asignita la persona nomo de la festanto. Dum la festado oni kutime gratulas al la festantoj, kaj eventuale pridonacas ilin per donaco.

nomtaga aŭ naskiĝtaga kuko en Esperanto
nomtagoj en svedia kalendaro el jaro 1712

Populareco

redakti

Tiu ĉi kutimo estas populara precipe en katolikaj landoj kaj foje ĝi povas havi eĉ pli grandan signifon ol la naskiĝtago (kelkaj regionoj de Pollando, de Bavario kaj aliaj regionoj tre influitaj de konservativa katolikismo). Ĝenerale validas, ke kontraste al naskiĝtagoj, nomtagoj estas rimarkataj en pli vasta amikaro de la festanto, ĉar la daton de nomtago de alia persono oni povas facile elserĉi en kalendaro. Male, la dato de naskiĝtago estas ofte konata nur de la familianoj kaj plej proksimaj amikoj de la festanto - tial ĝi kutime estas festata en pli fermita rondo.

Origino

redakti

La nomtaga kutimo originas en la katolika tradicio de adorado de sanktuloj. Ĉiu sanktulo (beatulo, estimindulo) estas rememorata dum unu tago en la jaro - plej ofte temas pri la tago de ties morto. Krome, ĉiu kredanto ricevas dum la bapto nomon (pro tio oni ofte nomas tian personan nomon "baptonomo"), kiu ne nur indikas kiel oni nomu la personon, sed samtempe estas elekto de ties persona patrono, gvidanto kaj vivmodelo. Tial, kiam la eklezio festas la rememoron de la koncerna sanktulo, festas ĝin same ankaŭ tiuj, kiuj portas tiun nomon, ĉar temas pri la tago de ilia patrono. En iuj landoj estas kutime doni dum bapto ankaŭ plurajn nomojn. Ie oni akceptas kroman nomon dum konfirmacio (ekzemple en Ĉeĥio; male en Italio).

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti