Ibn Ruŝd

andaluzia araba filozofo

Ibn RuŝdEbne Roŝd (arabe: ابن رشد, latine: Averroes, esperante Averoeso[1], plennome Abu al-Walid Muhammad ibn Ahmad ibn Muhammad ibn Ahmad ibn Ruŝd (محمد بن احمد بن محمد بن احمد بن رشد, naskita en 1126 en Kordovo kaj mortinta la 10-an de decembro de 1198, en Marakeŝo), estis andalusa-araba filozofo, matematikisto, juristo[2], kuracisto kaj arabalingva verkisto, samkiel kortega kuracisto de la berbera dinastio de la Almohadoj de Maroko.

Ibn Ruŝd
Averroës
Persona informo
ابن رُشد
Naskonomo أبو الوليد محمد بن أحمد بن محمد بن رشد
Naskiĝo 14-an de aprilo 1126 (1126-04-14)
en Kordovo,  Almoravidoj
Morto 10-an de decembro 1198 (1198-12-10) (72-jaraĝa)
en Marakeŝo,  Almohadoj
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Familio
Parencoj Abu-'l-Walīd Muḥammad Ibn-Aḥmad Ibn-Rušd (en) Traduki (avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
juĝisto
instruisto
astronomo
kuracisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Islama filozofio, astronomio, aqidah (en) Traduki, fikho, medicino, lingvoscienco, matematiko, Kalam kaj geografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Nekohereco de la Nekohereco ❦
On the Harmony of Religions and Philosophy ❦
Bidayat al-Mujtahid ❦
Colliget vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Averoeso estas ofte citita en polemikoj rilate al la kulturaj interŝanĝoj inter la islamo kaj la kristanismo, kaj de la rilato kiun la religio tenas kun la racio. Iuj konsideras lin subtenanto de teokratio, dum kontraŭuloj al tiu opinio igas lin filozofo kiu rekomendas la uzon de la racio kaj de la toleremo, reprezentanto de la araba filozofia skolo Lumoj.[3]

En Eŭropo kaj Okcidento ĝenerale li estas pli konata per la latinigitaj formoj Averroes, Averroès, AverroësAverrhoës. En Eŭropo li estas ĉefe konata pro la fakto ke li estis la unua kiu disvastigis la filozofion de Artistolo en Eŭropo. Iuj priskribis lin kiel la fondinto de laika penso[4] en okcidenta Eŭropo kaj kiel "unu el la spiritaj patroj de Eŭropo"[5].

Li estas konsiderata, kune kun lia antaŭulo Aviceno, kiel la plej influa islama filozofo de la mezepoko[2][6][7] en la araba mondo. Li vivis en la politika-religia kunteksto de Al-Andalus (islama Hispanio).

Li estis unu el plej elstaraj kaj influaj islamaj konantoj de la greka filozofo Aristotelo. Ibn Ruŝd ligis filozofion kun religio, kaj pro tio oni proklamis lin nekredulo.

Biografio

redakti

Averroes devenis el familio de studantoj de la Juro, superaj juĝistoj en Kordovo sub la rego de la dinastio Almoravidoj. Li mem estis kadio de Sevilo.

Li verkis komentariojn al Aristotelo, kaj tial li estas ankaŭ konata kiel La Komentisto. Jacob Anatoli tradukis liajn verkojn el la araba lingvo en la hebrean en la 13-a jarcento. Tio siavice influis la kristanan pensadon en la posta Mezepoko kaj Renesanco.

En sia plej influa verko La Nekohereco de la nekoherulo (Tahafut al-tahafut), li defendas la aristotelan filozofion, fronte al la asertoj de Al-Ghazali ke la filozofio kontraŭdiras la religion, kaj tial estas kontraŭ la instruoj de Islamo.

Post la invado de Al-Andalus fare de la Almohadoj, pli striktaj kaj fanatikaj, li estas ofte cenzurita kaj suferas ĉikanojn. Tial parto de liaj verkoj perdiĝis kaj estas konata pere de la hebreaj kaj kristanaj komentoj.

En la islama mondo Averoeso estis nur remalkovrita en la 19-a jarcento dum la araba renesanco (Al-Nahda), la araba renesanco, dum kiu ĝi inspiriĝis pri raciismaj, reformemaj kaj emancipaciaj fluoj.

Averoismo

redakti

Averozo starigas en Maroko kaj Al-Andaluz filozofian kaj religian lernejon konatan kiel averoismo

La ĉefaj tezoj de averoismo estis:

- ekzistas unu vero, sed ĝi povas esti atingita per du manieroj: per filozofio kaj per religio,

- la doktrino de duobla vero;la mondo estas eterna;

- la animo konsistas el du partoj: unu individuo, kaj unu dia;

- la individua animo ne estas eterna;

- ĉiuj homoj kundividas la saman dian animon (monopsikismo);

- la reviviĝo de la mortintoj ne eblas.

Ĉefaj verkoj

redakti
 
Colliget

Tahfut at-Tahafut (La Nekohereco de la nekoherulo) Kitab fasl al-maqal (Pri la harmonio inter la religio kaj la filozofio)

 
Ibn Ruŝd, en pentraĵo de Rafaelo

Bidayat al-Mujtahid (Distingita juristo)

La komentoj al la «Corpus aristotelicum», inter kiuj:

  • La malgrandaj komentoj (Yawami).
  • La mezaj komentoj (Taljisat).
  • La grandaj komentoj (Tafsirat).

Komentoj pri La Respubliko de Platono

La komentoj al Ptolomeo, Aleksandro de Afrodiziaso, Nikolao de Damasko, Galeno, al-Farabi, Ibn Sina kaj Ibn Bayya.

La traktato De Substantia Orbis.

La teologiaj verkoj: Fals al Maqal, Kasf´al-Manahiy kaj Damima.

Kitab al-kulliyyat al-Tibb (Libro de la ĝeneralaĵoj de la medicino).

 
Latina kopio de la Kanono pri Medicino, la medicina verko de Aviceno komentita de Averoeso. Inkunabloj el la jaro 1486, Historia Medicina Biblioteko  ĉe la Universitato de Teksaso.

En 1997 la egipta filmisto Youssef Chahine (Jusef Ŝahin) surscenigis Averoeson en lia filmo Al-Maṣīr (La fato). Li igas lin heroo de la raciismo kontraŭ la religia fanatikeco.

Fikcia literaturo

redakti

La maroka verkisto Driss Ksikes prezentis komence de januaro 2017 en Maroko sian romanon Au détroit d'Averroès en kiu la heroo estas Adib, instruisto de filozofio, kiu entuziasmiĝas pri Averoeso.

Averoeso estas menciita plurfoje de la ĉefrolulo en la romano de Umberto Eco La nomo de la rozo.

Li estas ankaŭ menciita de Italo Calvino en la romano Le città invisibili (La nevideblaj urboj), en la parto pri la urbo Tamara.

Referencoj

redakti
  1. Averoeso en PIV
  2. 2,0 2,1 (en) S. G. F. Brandon, Dictionary of Comparative Religion, paĝo 121. Charles Scribner's Sons, New York 1970, SBN 684-31009-0.
  3. Éric Marion, Lumières arabes et Lumières modernes, Paris, Kimé, 2016, et Malek Chebel, Manifeste pour un islam des lumières, Paris, Fayard, 2011.
  4. (en) Majid Fakhry (2001). Averroes: His Life, Works and Influence. Oneworld Publications. ISBN 1851682694.
  5. Alain de Libera, Averroès et l'averroïsme, PUF, 1991, p.121.
  6. (it) Nicola Abbagnano, Storia della filosofia, Vol. I, pp. 474-475. UTET, Torino 1974.
  7. (it) M. Gozzini; A. M. di Nola, Enciclopedia delle Religioni, Vol. I, pp. 873-874, eld. Vallecchi, Firenze 1970.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti