Malfermi la ĉefan menuon

Abū Ḥāmid Muḥammad ibn Muḥammad al-Ghazālī (10581111) (persa lingvo: ابو حامد محمد ابن محمد الغزالی), aŭ Algazelo en Esperanto, naskiĝis kaj mortis en Tuso (Ĥorasano) en Persio. Li estis islama teologo, juristo, filozofo, astronomo, mistikulo,[2][3] kaj restas unu el la plej konataj pensistoj de Sunaismo.[4] Li estis persa deveno.[5][6][7]

Abū Ḥāmid Muḥammad ibn Muḥammad al-Ghazālī
esperante Algazelo
persa teologo, juristo, filozofo kaj astronomo
persa teologo, juristo, filozofo kaj astronomo
Persona informo
Naskonomo perse ابو حامد محمد ابن محمد الغزالی
Naskiĝo 1058
en Tuso
Morto 19-an de decembro 1111 (1111-12-19)
en Tuso
Tombo Maŝhado [#]
Religio islamo [#]
Lingvoj persa lingvoaraba lingvo [#]
Loĝloko NejŝaburoBagdadoDamaskoJerusalemo [#]
Ŝtataneco Abasida KaliflandoSelĝuka Imperio [#]
Profesio
Profesio filozofo • mutakallim • aŭtobiografo • teologo [#]
Laborkampo Islama filozofio [#]
Verkoj The Alchemy of Happiness ❦
La nekohereco de la filozofoj ❦
La revivigo de la religiaj sciencoj [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Harunijah (هارونیه) strukturo en Tus, Irano, nomita laŭ Harun al-Raŝid, nome maŭzoleo de Al-Ghazali supozeble situantas ĉe la enirejo de tiu monumento.
Mausoleum of Al-Ghazali covered in a tin roof
Maŭzoleo de Al-Ghazali en Tuso, apud la tombo de la persa poeto Ferdoŭsio[1]. La maŭzoleo estis malkovrita en la 1990-aj jaroj post esti perdita dum multaj jarcentoj kaj ankoraŭ restas forgesita.

Kelkaj islamanoj konsideras lin Muĝadido, tio estas renoviginto de la religio kiu, laŭ la profeta hadito, aperas unufoje ĉiun jarcenton por restaŭri la fidon de la Ummao (nome "la Islama Komunumo").[8][9][10] Liaj verkoj estis tiom laŭditaj de liaj samtempuloj ke al-Gazelo ricevis premie la honoran titolon "Pruvo de Islamo" (Huĝĝat al-Islām).[11]

Al-Gazelo kredis, ke la Islama spirita tradicio estas mortanta kaj ke la spiritaj sciencoj instruitaj de la unua generacio de islamanoj estis forgesita.[12] Tio rezultis en sia granda verko titolita Iḥjā’ ‘ulūm ad-dīn ("La revivigo de la religiaj sciencoj").[13] Inter liaj aliaj verkoj, la Tahāfut al-Falāsifa ("La nekohereco de la filozofoj") estas grava markilo en la historio de filozofio, ĉar ĝi antaŭenigis la kritikon de la scienco el Aristotelo disvolvigita poste en la 14a-jarcenta Eŭropo.[14]

Li estas konsiderata pioniro de la metodoj de dubado kaj skeptikismo. En La nekohereco de filozofoj, li ŝanĝis la direkton de frua islama filozofio, formovante ĝin de islama metafiziko influita de helena filozofio, al filozofio bazita de kaŭzo kaj efiko determinita de Dioanĝeloj.

BiografioRedakti

La supozata dato de la nasko de Algazelo, havigita de Ibn al-Ĝaŭzi, estas 450 de la IK (nome 1058/9). Modernaj kalkuloj metas ĝin en 448 IK (1056/7), sur la bazo de kelkaj asertoj de la korespondado kaj membiografio de Algazelo.[15] Ĉiuokaze estas ĝenerale akceptita ke li estis islama fakulor, juristo, raciisma kaj spiritisma de Persia deveno.[16] Algazelo naskiĝis en Tabaran, urbo de la distrikto de Tuso, Ĥorasano (nune parto de Irano),[15] ne longe post la Selĝukoj konkeris Bagdadon el la Ŝijaismaj Bujidoj kaj establis Sunaisman Kaliflandon sub komisio de la Abasida Dinastio en 1055 p.K.[17]

Lia familio estis sunaisma kaj de intelekta tradicio, do ĝi preparis Algazelon kaj lian pli junan fraton al religia studado. Lia patro, persa,[18] ano de la populara mistika movado sufiisma, laŭ postmorta tradicio, kies aŭtentikeco estis pridubita de ĵusaj fakuloj, mortis, kiam Algazelo estis ankoraŭ knabo. Lin kaj lian pli junan fraton Ahmad Ghazali, kiu estis konatiĝonta kiel teoriisto de mistika amo, dum kelkaj jaroj zorgis amiko de la patro, sufiisto. Samtempulo de Algazelo kaj lia unua biografiisto, 'Abd al-Ghafir al-Farisi, registris ke Algazelo ekricevis instruadon en fikho (Islama jurisprudenco) el Ahmad al-Radhakani, nome loka instruisto.[15] (pp. 26–27)

En 1070 la du fratoj iris unue al Gazalo (hodiaŭ en gubernio Bizerto en Tunizio; de kiu devenas lia kromnomo "al-Ghazālī" = "la Gazal-ano"), poste al Gorgan, ĉefurbo de Golestano, kaj tie dum sep jaroj studis koranan jurisprudencon en la lokaj islam-lernejoj. Li poste studis kun Al-Ĝuvajni, fama juristo kaj teologo kaj "la plej elstara islama fakulo de sia tempo,"[15] en Nejŝaburo, eble post periodo de studo en Gurgan.

Poste ili reiris al Tuso. Estis ĉirkaŭ 1080 kiam Algazelo iris al Nejŝaburo en la nord-oriento de Irano, tiutempe unu el la plej gravaj intelektaj centroj de la islama mondo, kaj tie komencis studi en fama islama lernejo. Krom la Koranon li studis la haditojn (islamajn tradiciaĵojn), la religiajn komentojn, la islaman juron (ŝarion) kaj la subtenajn sciencojn (kromfakojn) kiaj la gramatiko kaj la leksikografio.

En Nejŝaburo Algazelo estis disĉiplo de Al-Haramajn al Ĝuvajni, la plej prestiĝa teologo de tiu epoko, ĝis ties morto en 1085. Poste Algazelo lokiĝis ĉe la selĝuka veziro Nizam al-Mulk, kiu nomumis lin en 1091 la instruisto de fikho en la madrasa (arabe: islama altlernejo) Nizamija, fondita mem en Bagdado. Tiu kortego estis tamen plej verŝajne centrita en Isfahano. Post havigi al Algazelo la titolojn de "Brilego de la Religio" kaj "Elstarulo inter la Religiaj Estroj," Nizam al-Mulk promociis Algazelon en julio 1091 al la "plej prestiĝa kaj plej defia" profesoreco tiame: nome la Nizamija madrasa en Bagdado.[15]

En 1095, post la murdo de Nizam al-Mulk fare de sepimamismanoj, la filozofo suferis krizon, forlasis sian karieron kaj Bagdadon mem kaj sian familion pretekste ke li intencas fari la haĝon, nome pilgrimado al Mekko. Li disponis el sia riĉo por dediĉi sin al mistikismo. Laŭ la biografiisto Duncan B. Macdonald, la celo eviti la skolastikan laboron estis fronti la spiritan esperton kaj pli ordinare la komprenon de "la Parolo kaj la Tradicioj."[19] Travivinte en Damasko, Jerusalemo, kun vizito al Medino kaj Mekko en 1096 kaj al aliaj urboj dum 11 jaroj, li revenis al Tuso, parte retiriĝinte kun sufiismaj mistikemuloj; tie li pasigis la venontajn kelkajn jarojn en 'uzla (enfermiteco). Tiu enfermiteco konsistis en evito el ajna instruado je publikaj institucioj, sed li daŭre publikigis, ricevis vizitantojn kaj ja instruis en la "zaŭija" madraso kaj en la "ĥankaho" (Sufiisma monaĥejo) kiun li estis konstruiginta.

En 1106 Algazelo akceptis la inviton fare de Faĥr al-Mulk (la filo de Nizam al-Mulk kaj tiutempe la veziro de la selĝuka sultano Ahmad Sanĝar) kaj ekinstruis en madrasa Nizamija en Nejŝaburo. Travivinte tempon, kiun eblas nomi spirita krizo, li manifestis sian novan religian komprenon. Tamen li rifuzis la rektorecon de la altlernejo en 1110 el la granda viziro de la Selĝuka Sultano Muhammad la 1-a. Nelonge antaŭ sia morto la filozofo revenis en Tuson. Laŭ 'Abd al-Ghafir al-Farisi, li havis kelkajn filinojn, sed ne havis filojn.[15]

Algazelo estis ne nur teologo, sed studis ankaŭ la kampojn de kosmologio, fiziko kaj jurisprudenco. Li ricevis altajn honorajn titolojn, ekzemple "honoro de la imamoj" (arabe: شرف الائمه, ŝaraf al-a'imma), "ornamo de la fido" (زین الدین, zajn al-dīn) kaj "pruvo de la Islamo" (حجة الاسلام, huĝĝat al-Islām). Ĉi-lastan titolon islamanoj donis al neniu alia.

Skol-aliĝojRedakti

Algazelo ege kontribuis al la disvolvigo de sistema rigardado al Sufiismo kaj al ties integrigo kaj akcepto en la hegemonia Islamo. Kiel fakulo de ortodoksa Islamo, li apartenis al la Ŝafiisma skolo de Islama jurisprudenco kaj al la Aŝariisma skolo de teologio.[20] Algazelo ricevis el tio multajn titolojn kiel Ŝaraf ul-Aʾimma (شرف الأئمة), Zajn ud-dīn (زين الدين) kaj Ḥuĝĝat ul-Islām (حجة الإسلام).

Li estis konsiderata kiel ŝlosila membro de la influa Aŝariisma skolo de la frua Islama filozofio kaj la plej grava kontraŭanto de la Mutazili-anoj. Tamen, li elektis ioman diferencan sintenon en komparo kun la Aŝariismanoj. Liaj kredoj kaj pensoj diferencas en kelkaj aspektoj el la ortodoksa Aŝariisma skolo.[20]

FilozofioRedakti

 
Miniaturo de «Las Siete Partidas» kiu montras bildon de la reĝo Alfonso la 10-a diktanta verkojn plej verŝajne ĉe la Tradukskolo de Toledo kiu trapasis la pensadon de Algazelo en Eŭropon.

Same kiel falasifa (filozofoj), Algazelo dividis homojn laŭ la niveloj de iliaj kapabloj por ekkono, en la du partojn: "vastan publikon", "amason" (al-’amma, al-’avamm) kaj "elektitojn" (al-hassa). Al la unuaj li rilatigis ordinarajn kredantojn, kiuj blinde sekvas religian tradicion. Por ke ne konfuzi tiujn, oni ne povas doni al ili la simbol-alegorian interpreton de sakramentaj tekstoj. Ankaŭ al tiuj rilatas mutakallim-oj, kiuj en siaj interpretoj deiras el dialektikaj (en la aristotela senco) tezoj kaj la funkcio de kiuj devas esti limigita per la defendo de dogmoj de Islamo. Fojfoje Algazelo eligis mutakallim-ojn en la aparta kategorio de kredantoj, kiu iom altiĝis super ordinara amaso.

Al la dua kategorio li alkalkulis (ofte en maskita formo) antaŭ ĉio filozofojn (falasifa), kiuj estas strebantaj koncepti veron pere de pruvoj, baziĝintaj sur kredindaj antaŭtezoj. Krome al la elektitoj Algazelo rilatigis sufiistojn, kiuj aliras al la monisma opinio al estado pere de intuicio, sed ne logikaj pruvoj. Praktikan utilon de la sufiismo li vidis en ties direkteco al la etika perfektiĝo. Samtempe Algazelo refutis la pretendojn de sufiistoj pri la ontologia integreco kun Dio, agnoskinte la "integrecon" nur kiel la simbolon de la konceptado de Dio per la plej alta ekkona forto — la intelekta intuicio.

Liaj verkoj konatiĝis en Eŭropo precipe per latinaj tradukoj faritaj en la traduka instituto de Toledo, Hispanio, nome Tradukskolo de Toledo kaj kredeble estis la unuaj islamaj verkoj serioze atentataj de eŭropaj (kristanaj) kleruloj, ekz. Tomaso de Akvino[21].

Algazelo konis verkojn de antikvaj filozofoj, sed ne akceptis ilin pro ilia nekredo, kvankam ili vivis longe antaŭ la heĝiro. Tamen li okupiĝis pri la teorio de la greka kaj barata atomismo kaj asertis, ke atomoj estas la sola daŭrema substanco en la universo[22].

InfluoRedakti

 
Santo Tomás de Aquino (1650), de Murillo. Olepentraĵo sur tolaĵo. 96x68 cm.

Algazelo havis gravan influon sur kaj islamaj filozofoj kaj kristanaj mezepokaj filozofoj. Margaret Smith skribas en sia libro Al-Ghazali: The Mystic (Londono 1944): "povas ekzisti sendube ke la verkoj de al-Ghazali estus inter la unuaj se temas pri altiri la atenton de tiuj eŭropaj akademiuloj" (paĝo 220). Tiam ŝi emfazas, "La plej grandan el tiuj kristanaj verkistoj kiuj estis influitaj fare de Algazelo estis Sankta Tomaso de Akvino (1225-1274), kiu faris studon de la arabaj verkistoj kaj konfesis sian ŝuldoŝarĝon al ili. Li studis ĉe la Universitato de Napolo kie la influo de araba literaturo kaj kulturo estis superrega tiutempe." Krome, la intereso de la Akvinano en islamaj studoj povus esti atribuita al la enfiltriĝo de "Latina Averoismo" en la 13-a jarcento, precipe ĉe la universitatoj kaj altlernejoj de Parizo.

La influo de Al-Ghazali estis komparita kun la verkoj de Tomaso de Akvino en kristana teologio, sed la du malsamis multe laŭ metodoj kaj kredoj. Dum Algazelo malaprobis ne-islamajn filozofojn kiaj ekzemple Aristotelo kaj vidis konvulsion por forĵeti sian instruon surbaze de sia "malfido", Tomaso de Akvino ampleksis ilin kaj integrigis malnovgrekan kaj latinan pensaron en siaj propraj filozofiaj skribaĵoj.

Algazelo ankaŭ ludis tre gravan rolon en integrado de sufiismo kun ŝariaho. Li ankaŭ estis la unua se temas pri prezenti formalan priskribon de sufiismo en siaj verkoj. Liaj verkoj ankaŭ fortigis la statuson de sunaismo kontraŭ aliaj skoloj. La Batinite (Sepimamismo) aperis en persaj teritorioj kaj akiris pli kaj pli da potenco dum la periodo de Algazelo, kiam Nizam al-Mulk estis murdita fare de la membroj de Ismailidoj. Algazelo forte malaprobis ilian ideologion kaj skribis plurajn librojn pri kritiko de Baatinjas, kiu signife malfortigis ilian statuson.

VerkojRedakti

En letero al sultano Ahmad Sanĝar Algazelo, maljuna, skribis, ke liaj libroj estas pli ol 70; nun oni atribuas al li ĝis pli ol 400, sed laŭ strikta vidpunkto nur ĉirkaŭ 60 estas cente atribuendaj.[23] Filologoj analizis ilin, sed estas malfacile konstati, kiuj estas aŭtentikaj[24].

Superrigardon pri lia verkaro donas la ruslingva retejo sufizm[25].

SufiismoRedakti

 
Malnova paĝo de La reviviĝo de la sciencoj pri kredo kun marĝenoj.
  • La reviviĝo de la sciencoj pri kredo, 10961097 (Ihija ulum ad-Din, arabe إحياء علوم الدين). Alia de la ĉefaj verkoj estas Ihija' ulum al-DinIhija' ulumiddin (La reviviĝo de la religiaj sciencoj). Ĝi kovras preskaŭ ĉiujn fakojn de Islamaj sciencoj: fikho (Islama jurisprudenco), kalam (teologio) kaj sufiismo. Ĝi enhavas kvar ĉefajn sekciojn: Agoj de adorado (Rub' al-'ibadat), Normoj de ĉiutaga vivo (Rub' al-'adatat), Vojoj al perdo (Rub' al-muhlikat) kaj Vojoj al savo (Rub' al-munĝijat). La Ihija iĝis la plej ofta deklamita islama teksto post la Korano mem kaj la hadito. Ties granda atingo estis porti ortodoksan sunaisman teologion kaj sufiisman mistikismon kune en utila, kompleta gvido al ĉiu aspekto de la islamaj vivo kaj morto.[26] La libro estis bone ricevita de la islamaj fakuloj kiel Naŭaŭi kiu asertis, ke: "Ĉiuj libroj de Islamo estas perdeblaj, escepte nur la Ihija; oni povis simple anstataŭigi ilin ĉiujn."[27] Algazelo reverkis La reviviĝo de la religiaj sciencoj en persa por atingi pli grandan publikon; li publikigis tiun libron sub la titolo La eliksiro de feliĉo. Eltiraĵoj ruse Eltiraĵoj ruse

FilozofioRedakti

  • Intencoj de filozofoj 1094, (Makasid al-falasifa, arabe مقاصد الفلاسفة), La parafrazo de la filozofo Aviceno.
La origina plano de Algazelo estis dividi ĉi tiun verkon en tri partojn: en la unua estu prezento de la teorioj kaj tezoj de la filozofoj, en la dua li planis skribi kritikon de la tezoj de la filozofoj kontraŭantaj la Islamon (ĉi tiu dua parto iĝis la sendependa verko Tahāfut al-falāsifa) kaj fine en la tria parto li volis prezenti sian propran filozofion pri la Islamo (pri ĉi tiu lasta parto oni ne scias, ĉu li vere verkis ĝin, ĉar pri ĝia ekzisto ne estas certeco). La ĝenerala intenco de la verko estas refuti la grek-devenan filozofion defendatan de Aviceno kaj Alfarabio.
En ĉi tiu verko, latine nomita destructio philosophorum, li prezentas sian skeptikisman krizon kaj atakas la filozofojn ĝenerale kaj Avicenon speciale. La verko provokis Ibn-Ruŝd-on al repliko laŭlinia en sia verko Tahāfut al-tahāfut (la nekohereco de la nekohereco, aŭ, la detruo de la detruo; latine destructio destructionum).

Tiu verko markis gravan mejloŝtonon en la Islama epistemologio. La renkonto kun skeptikismo kondukis Algazelon al akcepto de ia formo de teologia okazismo, aŭ al la kredo ke ĉiuj kaŭzaj aferoj kaj interagadoj estas ne la produkto de materiaj konjunkturoj sed anstataŭe la tuja kaj certa Volo de Dio. En la venonta jarcento ja Ibn-Ruŝd skizis longan malakcepton de la Nekohereco de Algazelo titolita la nekohereco de la nekohereco; tamen, la epistemologia fluo de la Islama pensaro jam estis metita.[28] Algazelo montris kiel ekzemplo de la iluzio de sendependaj leĝoj de kaŭzo la fakton ke kotono brulas kiam venas en kontakto kun fajro. Kvankam ĝi povus aspekti kvazaŭ natura leĝo funkcianta, tio okazis ĉiam kaj ĉiufoje nur ĉar Dio deziris, ke tio okazos — la okazaĵo estis "rekta produkto de dia interveno kiel ajna plia atento okazanta miraklon". Averroes, kontraste insistis je tio ke kvankam Dio kreis la naturan leĝon, homoj "povus pli utile diri, ke fajro okazigis la kotonbrulon — ĉae la kreitaĵaro havas modelon kiun tiu povas sekvi."[29] [30][31]

La Nekohereco markis ankaŭ gravan mejloŝtonon en Islama filozofio pro sia arda malakcepto de Aristotelo kaj Platono. La libro direkis sin al la falasifa, svage difinita grupo de Islamaj filozofoj el la 8a al la 11a jarcentoj (ĉefe inter ili Aviceno kaj Al-Farabi) kiuj venis intelektule el la Antikvaj Grekoj. Tiu longdaŭra polemiko ricevis multajn kritikojn. La priislama usona profesoro George Saliba en 2007 argumentis, ke la malaltigo de la scienco en la 11a jarcento estis subkomprenita, indikante al la kontinuaj progresoj, partikulare en astronomio, tiom malfrue kiom ĝis la 14a jarcento.[32] Aliflanke la siridevena usonano Hassan Hassan en 2012 argumentis, ke ja kvankam la scienca pensaro en Islamo estis subpremita en la 11a jarcento, la kulpa persono estis ne Algazelo mem sed la Sultano Nizam al-Mulk.[33]

  • Kriterioj de scio en la arto de logiko (Mi‘jar al-‘ilm fi fan al-mantiq, arabe معيار العلم في فن المنطق)

TeologioRedakti

 
Lasta paĝo de Algazela membiografio Al-Munkid min al-dalal ĉe MS Istanbul, Ŝehid Ali Paŝa 1712, date laŭ islama kalendaro 509 (A. D. 1115-1116).
  • Liberigo el eraro de 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe المنقذ من الظلال). La membiografio kiun Algazelo verkis ĉirkaŭ la fino de sia vivo, nome Liberigo el eraro (المنقذ من الضلال al-munqidh min al-ḍalāl) estis konsiderata verko de granda gravo.[18] En ĝi, Algazelo rakontas kiel, post la eliro de krizo de epistemologia skeptikismo pere de "lumo kiun Dio sendis al mia brusto ... nome ŝlosilo de plej el la sciaro,"[34] li studis kaj kontrolis la argumentojn de kalam, de la Islama filozofio kaj de Ismailismo. Kvankam aprezante tion kio estas valida en la unuaj du el tiuj, almenaŭ, li determinis, ke ĉiuj el tiuj tri alproksimiĝoj estis netaŭgaj kaj trovis lastan valoron nur en la mistika sperto kaj enrigardo (nome stato de profetio aŭ nubuŭa) kion li atingis kiel rezulto de postaj praktikoj de Sufiismo. William James, en Varieties of Religious Experience, konsideris la membiografion grava dokumento pro "la pure literatura studento kiu dezirus atingi la internecon de religioj krom la kristana" pro la malabundo de registritaj personaj religiaj konfesoj kaj membiografia literaturo el tiu periodo ekster la kristana tradicio.[35]
  • La meza vojo de teologio 1095 (Al-iktisad, arabe الاقتصاد في الاعتقاد)
  • La letero el Jerusalemo, 1097 (al-Risala al-Kudsija)
  • Kvardek ĉapitroj pri la principoj de la kredo (Kitab al-arbajin fi usul al-din)
  • Mizan al-‘amal, 1095 (arabe ميزان العمل)
  • La kriterioj de la diferencigado de islamo de herezaj doktrinoj (Maskita malfeliĉo), (Fajsal al-tafrik bajna al-islam va al-zandaka, arabe فيصل التفرقة بين الإسلام والزندقة)

Ŝario (islama juro)Redakti

  • La fundamentoj de islama juro, 1109 (al-Mustasfa min ’ilm al-usul, المستصفى من علم الأصول)
Ĉi tiu libro estas konsiderata unu el la kvar fundamentaj verkoj pri islama juro.

LogikoRedakti

  • La normiga mezuro de sciaro, 1095, Mi’jar al-’ilm
  • La veraj pesiloj, 1096, (Al-Kustas al-Mustakim, arabe القسطاس المستقيم)
  • Mihakk al-nazar f'l-mantik, 1095, (arabe (محك النظر (منطق)

Aliaj verkojRedakti

  • (arabe المستصفى في علم أصول الفقه)
  • (arabe الوجيز في فقه الإمام الشافعي)
  • (arabe الوسيط في المذهب)
  • (arabe فضائح الباطنية)
  • (arabe التبر المسبوك في نصحية الملوك)
  • (arabe ايها الولد المحب)
  • (arabe شفاء الغليل في بيان الشبه والمخيل ومسالك التعليل)
  • (arabe المنخول في علم الأصول)

NotojRedakti

  1. Finding Imam Al-Ghazali (en-US). Alirita 2019-09-03.
  2. "Ghazali, al-". The Columbia Encyclopedia. Alirita la 2an de oktobro 2019.
  3. Ludwig W. Adamec (2009), Historical Dictionary of Islam, p. 109. Scarecrow Press. ISBN 0810861615.
  4. Griffel, Frank (2016). Zalta, Edward N. (eld.). The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Winter 2016 ed.). Metaphysics Research Lab, Stanford University.
  5. The Spirit of Creativity: Basic Mechanisms of Creative Achievements "Persian polymath Al-Ghazali published several treatises...."
  6. AL-GHAZALI «Al-Ghazali est né en 450 de l’Hégire, soit 1058 de l’ère chrétienne, dans la ville de Tus (Khorassan) ou dans un des villages avoisinants, au sein d’une famille persane de condition modeste...»
  7. The Ethics of Suicide: Historical Sources "A native of Khorassan, of Persian origin, the Muslim theologian, sufi mystic, and philosopher Abu Hamid Muhammad al-Ghazali is one of the great figures of Islamic religious thought...."
  8. Jane I. Smith, Islam in America, p. 36. (ISBN 0231519990)
  9. Dhahabi, Siyar, 4.566
  10. Willard Gurdon Oxtoby, Oxford University Press, 1996, p 421
  11. Hunt Janin, The Pursuit of Learning in the Islamic World, p. 83. (ISBN 0786419547)
  12. BÖWERING, Gerhard. (2013) The Princeton Encyclopedia of Islamic Political Thought (angle). Princeton University Press, p. 191. ISBN 978-0691134840.
  13. SONN, Tamara. (1996-10-10) Interpreting Islam: Bandali Jawzi's Islamic Intellectual History (angle). Oxford University Press, p. 30. ISBN 9780195356564.
  14. GRIFFEL, Frank. (2016) The Stanford Encyclopedia of Philosophy, 2016‑a eldono, Metaphysics Research Lab, Stanford University.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 GRIFFEL, Frank. (2009) Al-Ghazālī's Philosophical Theology. Oxford: Oxford University Press. ISBN 9780195331622.
  16. (2016) “The Mujaddid of His Age”. 
  17. "Seljuk Empire" (in en), Wikipedia, 2019-04-04, https://en.wikipedia.org/wiki/Seljuk_Empire#Tughril_and_Chaghri, retrieved 2019-04-09 
  18. 18,0 18,1 . ḠAZĀLĪ. Encyclopædia Iranica. Alirita 17a de decembro 2012.
  19. Nicholson, Reynold Alleyne. (1966). "A literary history of the Arabs." London: Cambridge University Press. p. 382.
  20. 20,0 20,1 R.M. Frank, Al-Ghazali and the Ashʿarite School, Duke University Press, Londono, 1994
  21. (1944) Al-Ghazali: The Mystic (angle). Londono: Luzac & Co..
  22. (2001) djuz', 11‑a eldono, Enciklopedio de Islamo, Leiden: Koninklijke Brill NV.
  23. "about five dozen authentic works, in addition to which some 300 other titles of works of uncertain, doubtful, or spurious authorship, many of them duplicates owing to varying titles, are cited in Muslim bibliographical literature. [...] Already Ebn Ṭofayl (d. 581/1185, q.v.) observed that Ḡazālī wrote for different audiences, ordinary men and the elite (pp. 69-72), and Ḡazālī himself completed the rather moderate theological treatise, Eljām al-ʿawāmmʿan ʿelm al-kalām “The restraining of ordinary men from theology,” in the last month before his death" Encyclopedia Iranica.
  24. (1959) Essai de chronologie des oeuvres d'Al-Ghazali (Algazel), Recherches publiées sous la direction de l'Institut des Lettres Orientales de Beyrouth (france). Bejruto: Imprimerie Catholique Beyrouth (katolika presejo Bejruto).
  25. Сочинения Имама Аль Газали (ruse) (HTML). Суфизм.ру. Alirita 2012-12-11. Verkoj de Algazelo
  26. Hunt Janin, The Pursuit of Learning in the Islamic World 610-2003, p 83. (ISBN 0786429046)
  27. Joseph E. B. Lumbard, Islam, Fundamentalism, and the Betrayal of Tradition: Essays by Western Muslim Scholars, p. 291. (ISBN 0941532607)
  28. CRAIG, William Lane. (2001) The cosmological argument from Plato to Leibniz. Eugene, OR.: Wipf and Stock. ISBN 978-1579107871.
  29. KADRI, Sadakat. (2012) Heaven on Earth: A Journey Through Shari'a Law from the Deserts of Ancient Arabia ... macmillan, p. 118–9. ISBN 9780099523277.
  30. Pri la argumentoj de Algazelo oni vidu The Incoherence of the Philosophers. Tradukita de Michael E. Marmura. 2a eld, Provo Utah, 2000, pp. 116-7.
  31. Pri la reago de Ibn Ruŝd, oni vidu Khalid, Muhammad A. ed. Medieval Islamic Philosophical Writings, Cambridge UK, 2005, p. 162)
  32. "Many orientalists argue that Ghazali's Tahafut is responsible for the age of decline in science in the Muslim World. This is their key thesis as they attempt to explain the scientific and intellectual history of the Islamic world. It seems to be the most widely accepted view on the matter not only in the Western world but in the Muslim world as well. George Saliba, a Professor of Arabic and Islamic Science at Columbia University who specializes in the development of astronomy within Islamic civilization, calls this view the "classical narrative" (Saliba, 2007)." . Did al-Ghazali kill the science in Islam?. Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 23a de februaro 2014.
  33. Hasan Hasan, How the decline of Muslim scientific thought still haunts, The National, 9a de februaro 2012.
  34. MCCARTHY, Richard Joseph. (1980) Freedom and fulfillment: "al-Munqidh min al-Dalal" and other relevant works. Boston: Twayne. ISBN 978-0805781670. p. 66.
  35. JAMES, William. (2012) Bradley, Matthew: The Varieties of Religious Experience.. Oxford Univ Press. ISBN 9780199691647. p. 307.

BibliografioRedakti

  • Haque, Amber (2004), "Psychology from Islamic perspective: contributions of early Muslim scholars and challenges to contemporary Muslim psychologists", Journal of Religion & Health 43 (4): 357–377, doi:10.1007/s10943-004-4302-z
  • Savage-Smith, Emilie (1995), "Attitudes toward dissection in medieval Islam", Journal of the History of Medicine and Allied Sciences 50 (1): 67–110, doi:10.1093/jhmas/50.1.67, PMID 7876530
  • Laoust, H: La politique de Gazali, Paris 1970
  • Campanini, M.: Al-Ghazzali, in S.H. Nasr and O. Leaman, History of Islamic Philosophy 1996
  • Campanini, Massimo, Ghazali, in Muhammad in History, Thought, and Culture: An Encyclopedia of the Prophet of God (2 vols.), Edited by C. Fitzpatrick and A. Walker, Santa Barbara, ABC-CLIO, 2014. ISBN 1-61069-177-6
  • Watt, W. M.: Muslim Intellectual: A Study of al-Ghazali, Edinburgh 1963
  • Zwemer, S. M. A Moslem Seeker after God, New York 1920
  • Nakamura, K. Al-Ghazali, Encyclopedia of Philosophy
  • Dougan, A. The Glimpse, A study of the inner teaching of the Mishkat al-Alwar (The Niche for Lights) by Abdullah Dougan ISBN 0-9597566-6-3

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abu-Hàmid al-Ghazalí en la kataluna Vikipedio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al-Ghazali en la itala Vikipedio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al-Ghazali en la angla Vikipedio.