Abol-Gasem Ferdousio

persa epopeisto
(Alidirektita el Ferdousio)

Hakim (Majstro) Abol-Gasem Ferdousio (en la esperantlingva literaturo ankaŭ literumata Ferdoŭsio,[1] persa: بوالقاسم فردوسی, latinliterigo laŭ la normo DIN 31635 Abū ʾl-Qāsim-i Firdausī, ankaŭ en angla latinliterigo Ferdowsi), estas konsiderata kiel "la rekreinto de la persa lingvo" kaj la plej granda persa poeto, aŭtoro de la Ŝahnameo, la persa nacia epopeo. Li verkis la plej grandan epopeon en la persa lingvo, nomata Ŝahnameo (Ŝah-libro aŭ libro de reĝoj), naskiĝis en irana provinco Ĥorasano en la vilaĝo Bāž (prononco "Baĵ") apud la urbo Tuso, ĉirkaŭ jaro 940 p.K. Li forpasis supozeble ĉirkaŭ 1020 p.K.

Abol-Gasem Ferdousio
Persona informo
Naskonomo حَکیم اَبوالقاسِم فِردُوسی طوسی
Naskiĝo 30-an de novembro 939 (0939-11-30)
en Tuso, Samanida Imperio
Morto 1-an de januaro 1020 (1020-01-01) (80-jaraĝa)
en Tuso, Gaznavida Imperio
Tombo Tuso
Lingvoj persa
Ŝtataneco Samanida ImperioGaznavida Imperio
Okupo
Okupo poeto • verkisto
Verkoj Ŝahnameo
vdr

La vivokazaĵoj de la majstro Abol-Gasem Ferdousio, ĝuste kiel la ravaj rakontoj de lia ĉefverko Ŝahnameo, estas allogaj historie kaj miksitaj kun legendoj. Ferdoŭsio per Ŝahnameo, re-temigis la persan, ekflorigis ĝin per reaplikado de pure persaj vortoj, kaj faris el ĝi akson por naciaj konscienco kaj identeco inter ĉiuj irananoj. Li estas tiele nomita nacia poeto.

Lia versduo ankoraŭ aperas sur ĉiuj lernejaj libroj en Irano:

"Estas kapabla, kiu scias.
De la scio oldkor’ juniĝas."

Ferdousio = Irano redakti

 
Ferdowsi Square (Tehran)

D-ro M.R. Ŝafii Kadkani, en sia antaŭparolo al la de li redaktita libro اسرارالتوحید (Asrār al-tawḥīd, en Irana Esperantisto latinliterigita "Asrar-ot-Toŭhid", La Sekretoj de l’ Unueco) diris: "samkiel Hafizo (1320-1389) estas simbolo de persa poezia arto, kaj Abu-Said Abol-Ĥejr (967-1049) asociiĝas kun mistikismo, Ferdousio (940?-1020?), egalas al Irano mem". Tio estis ĉefe Ferdousio, kiu per sia vivoverko Ŝahnameo, re-temigis la persan, ekflorigis ĝin per reaplikado de pure persaj vortoj, kaj faris el ĝi akson por naciaj konscienco kaj identeco inter ĉiuj irananoj. La persa, precipe per Ŝahnameo, transformiĝis en nacian komunukilon kaj kunigilon, kiu allogis plejmulton de irananoj kaj estigis fortan komunan naciisman aparten-senton en ilin:

"Se Irano ne ekzistu, mia korpo ne ekzistu
Sur tiu ĉi regiono vivanta hom’ ne ekzistu"

Fakte, la poeto revivigis la persan lingvon en epoko de araba-islama konkero en kiu la persa lingvo preskaŭ malkreskis malrapide. Kiel li skribis en la versoj: "بسی رانگ بردم در آین سال سی عجم زیند کردم بدین پارسی" - "Mi multe suferis dum la pasintaj tridek jaroj kaj per la persa mi vivigis la persoj". Estas alia fama deklaro lia, kiun iuj konsideras rilata al ĉi tiu epoko kaj al la registaro en Irano post la Islama Revolucio: "دریغ است ایران که ویران شود کنام پلنگان و شیران شود" - "honto ke Irano estos detruita, ĝi iĝos kaverno de tigroj kaj leonoj".

Liaj vivo kaj verko redakti

La majstro Abol-Gasem Ferdousio naskiĝis en Ĥorasano en la vilaĝo Baĵo apud la urbo Tuso, ĉirkaŭ jaro 940 p.K. Lia granda epopeo nomata Ŝahnameo (La letero aŭ la libro de Ŝahoj aŭ Reĝoj), al kiu li dediĉis la plimulton de sia plenaĝula vivo, estis origine ekpoemigita per alia poeto de Tus por la samanida princo de Ĥorasano, kiu estis la ĉefa instiganto de la revivigo de persaj kulturaj tradicioj post la araba konkero en la sepa jarcento. Dum vivdaŭro de Ferdoŭsio ĉi tiu dinastio estis konkerita per la gazneidaj turkoj, kaj ekzistas diversaj rakontoj en mezepokaj tekstoj priparolantaj la indiferentecon montrita per la nova reganto de Ĥorasano, sultano Mahmud Gazneida, pri Ferdoŭsio kaj lia vivoverko. Ferdoŭsio laŭdire forpasis ĉirkaŭ 1020 malriĉa kaj ĝenita de la sultana neglekto, kvankam memfida pri si kaj certa pri finfina famo de sia verko. Ŝahnameo aŭ La Epopeo de Reĝoj estas unu el la sendubaj klasikaj verkoj de la mondo. Ĝi rakontas pri historiaj herooj de antikva Persujo. La enhavo de la verko kaj la stilo de la poeto por priskribado de la okazaĵoj forportas la legantojn reen al la antikvaj tempoj kaj igas ilin senti kaj sensi la okazaĵojn. Ferdoŭsio laboris dum tridek jaroj – aŭ eĉ tridek kvin jaroj, laŭ iuj fontoj - por fini ĉi tiun majstraĵon. [2]

Valoro de Ferdousio redakti

Kvankam en iranaj okcidento (Sistano) kaj nordokcidento (Ĥorasano) ekde duondependaj kaj sendependaj dinastioj de Irano kiel Taheridoj (820-872 p.K), Safaridoj ( صَفّاریان, DMG-literigo Ṣaffāriyān, 870-892 p.K.) kaj Samanidoj (سامانیان, DMG-literigo Sāmāniyān, 874-903 p.K.), la persa lingvo komencis utiliĝi en la kontegoj disvastiĝonte inter la popolojn - kaj tial ĝi nomiĝis farsije dari (la kortega perso) – tamen pliposta Ferdousio registris sian nomon en la historio de la persa lingvo kiel ties ĉefa rekreinto. Certe grandaj poetoj iranaj kiel Ŝahid Balĥi kaj Rudakio – siavice epitetita kiel la patro de la persa poemo - komencis poemi en la persa antaŭ Ferdousio post la araba alveno en Iranon (636 p.K.), tamen malmulte da iliaj poemoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Ferdousio estas konsiderata kiel la plej granda persa poeto, aŭtoro de la Ŝahnameo, la persa nacia epopeo, al kiu li donis ĝian finan, kaj daŭreman formon. Li bazigis sian poemon plejparte sur pli frua proza versio. Por preskaŭ mil jaroj la persoj daŭre legadis kaj aŭskultis deklamojn de lia ĉefverko. Ĝi estas la historio de glora pasinteco de Irano, konservita por ĉiuj tempoj en belsonaj kaj majestaj versoj. Kvankam skribita antaŭ 1000 jaroj, ĉi tiu verko estas tiel komprenebla por la ordinara, moderna iranano, kiel versio de la Biblio el la epoko de Jakobo la 1-a por moderna anglaparolanto. La lingvaĵo, utiligita por la poemoj estas surbaze de pahlavia originalo; ĝi estas pura persa kun nur la plej eta miksiĝo kun la araba.

Inform-fonto pri lia vivo redakti

La vivo de Ferdousio, kiel lia epopea ĉefverko estas miksita kun legendoj. Diversaj fontoj eldiras variajn rakontojn pri li. Tamen, unu el la pli detalaj kaj pli aŭtentikaj fontoj pri lia vivo estas Ĉahar Magale (Kvar Artikoloj) aŭ alinome Maĝma-on-Navader (Kolekto de Raruloj) verkita en 1171 p.K. per Abol-Hasan Nezam-od-Din Ahmad-ebne Omar-ebne Ali de Samargando, konata kiel Nezami Aruzi. Kvankam verŝajne ankaŭ en tiu ĉi fonto ekzistas misinformoj kaj miscitoj, tamen legendaĵoj ĝiaj ŝajnas malpli multaj kompare al aliaj fontoj. Tiu ĉi artikolo plejparte prezantas la rakontojn laŭ ĉi font-verko. Pli certaj misinformoj estos klarigitaj. Ekzemple, laŭ Nezami, Ferdousio estis dehgan (bienhavanto), ĝuanta komfortan enspezadon el siaj bienoj. Li havis nur unu infanon, filinon, kaj la ĉefa motivo por ke li ekprenis la plumon por la tasko, kiu okupis lian tempon por pli ol 30 jaroj, estis provizi valoran doton por ŝi. Multaj dubas pri diraĵo de Nezamio ĉi-prie, ĉar unue Ferdousio plejeble havis ankaŭ filon, kiu - kiel dirite en Ŝahnameo - forpasis kiam estis 37-jaraĝa. Dum bela poemo Ferdousio diras: “Mi devas utiligi la konsilon de mi mem, kaj pripensi la morton de mia filo. Estis mia vico (por morti) sed tiu junulo foriris, kaj sekve de ĉagreno perdi lin, mi estas kvazaŭ senspirita korpo. La junulo, kiam 37-jariĝis, forlasis la mondon neatinginte siajn deziraĵojn.” Due, Ne ŝajnas logike komenci 30-jaran taskon je 40-jaraĝo por prepari doton por filino, kiu ĝis tiam ja estus delonge edziniĝinta! Lia motivo certe ampleksis aliajn ambiciojn kulturajn, pri kiuj skribiĝos pli detale sube.

La Origino de Ŝahnameo redakti

 
Folio de Ŝahnameo

Ŝahnameo de Ferdousio, poemlibro entenanta preskaŭ 60,000 versduojn, estas bazita plejparte sur proza verko samnome kompilita en frua viraĝo de la poeto en lia naskiĝejo Tuso. Ĉi tiu proza Ŝahnameo estis siavice kaj plejparte la traduko de pahlavia (Meza Persa) verko, nomata la Ĥvataj-namak, historio de la reĝoj de Persujo de mitaj tempoj daŭre ĝis la regado de Ĥosroŭ la 2-a (590-628 p.K.), sed ĝi ankaŭ enhavas pluajn materialojn daŭrigante la historion ĝis la forigo de la sasanidoj (226-636 p.K.) per la araboj preskaŭ meze de la 7a jarcento p.K. Unuafoja persono, kiu entreprenis la versigadon de ĉi tiu kroniko de antaŭ-islama kaj legenda Persujo estis Mansur-ebne Ahmad Dagigi de Tuso, poeto ĉe la kortego de la samanidoj (847-903 p.K.). La kialo estis la deziro de Nuh-ebne Mansur, kiu surtroniĝinte kiel samanida reĝo, ege sopiris kreigi historion de siaj prapatroj en verson. Tamen Dagigi murdiĝis per sia sklavo post kompletigado de nur 1000 versoj. Bonŝance Dagigi-a milopa versaro atingis al Ferdousio. Ĉi tiuj versoj, kiuj pritraktas ankaŭ la alvenon de la profeto Zoroastro, estis poste inkluzivita per Ferdousio, kun ŝuldigaj agnoskoj en la novaj poemoj de li mem. Kiel tie diras Ferdousio, la Dagigi-a parto kovris la historion ekde Goŝtaspo ĝis Arĝaspo. [3]

Motivoj por krei Ŝahnameon redakti

 
Folio de Ŝahnameo

Kiel dirite, Nezami skribis ke Ferdousia motivo por enversigi Ŝahnameon, estis provizi indan doton por sia ununura filino. Tamen, aliaj verkistoj diris pri aliaj motivoj. Laŭ Ŝebli Nomani – kiu i.a. rakontis pri sonĝo de la patro de Ferdousio, kio interpretiĝis kiel poetiĝo estonta de la filo kun mondfamo – Abol-Gasem junaĝe decidis poemigi la historion de la persaj monarkoj, ĉar li taksis sin el la posteoluj de zoroastranoj, kies religion kredis la antaŭ-islama Irano. Eble la plej granda vera motivo de Ferdousio por poemigado kaj tiele eternigado de la Ŝahnameo estis – kiel fakte ja okazis – restarigado de la persa lingvo, kaj pere de la lingvo unuecigi irananojn, kaj donaci al ili ilian historian identecon komunan en bela formo parkeriginda kaj sin-disvasiganta. Nun eble troviĝas neniu iranano, kiu ne scias parkere almenaŭ kelkajn versojn de la verko. Ili reklamemas la belversojn fiere kaj naciece. Grava karakterizaĵo de Ferdousio kaj lia verko estas tio, ke dum la tempo, kiam la araba lingvo estis konata kiel la ĉefa lingvo de scienco kaj literaturo, li uzis preskaŭ nur la persan en sia majstraĵo. Kiel Ferdousio mem diris:

"Kiom longe mi suferis tiujn ĉi tridek jarojn,
Pere de la pura persa, mi vivigis la persarojn.”

Kun Ŝahnameo ĉe la Sultanon redakti

La Ŝahnameo, fine kompletigita ĉirkaŭ 1010 p.K., estis prezentita al la konata sultano de gazneida dinastio (962-1186), nomata Mahmud Gazneida (r. 998-1030), kiu ĝis tiu tempo jam faris sin la mastro de Ferdousioa patrio, Ĥorasano. Informoj pri la rilatoj inter la poeto kaj li estas plejparte legendaj. Laŭ Nezami, Ferdousio venis al Gazneo (ĉefurbo de gazneidoj, kaj deven-vorto de ilia dinastinomo) persone kaj pere de bona kabineto de la ministro Ahmad-ebn-Hasan Mejmandi (m.1032 p.K.) povis certigi la akceptiĝon de la poemaro per la sultano. Tamen, tuj poste Mahmud ŝanĝis sian opinion. Pri la kaŭzo de lia opini-ŝanĝo ekzistas diversaj klarigoj. I.a. iuj diras ke lia bufono, Ajazo kaŭzis tion kalumniante ĉe li kontraŭ Ferdousio. Aliaj diras ke tiam Mahmud konsultis certajn personojn - kiuj estis malamikoj de la ministro - pri la rekompenco por la poeto. Nezami aludas ke ĉirkaŭuloj de Mahmud parolis kontraŭ religia kredo de Ferdousio kaj diris, ke al Ferdousio devus esti donitaj nur 50,000 derhamoj, kaj eĉ ĉi tiom, ili diris, estis tro multe por li! Mahmud, estis influita per iliaj vortoj, kaj fine Ferdousio ricevis nur 20,000 derhamojn. Amare malkontentigita, li iris en banujon kaj, elvenante, aĉetis trinkaĵon kaj dividis la tutan monsumon inter la banujisto kaj la vendisto de la trinkaĵo!

Al alia regnestro redakti

Evitonte la sultanan koleriĝon, Ferdousio foriris unue al Harato (en nuna Afganio), kie li estis kaŝita dum ses monatoj, kaj poste, tra sia naskiĝloko Tus, al Mazandarano, kie li rifuĝis ĉe la kortegon de la Sepahbodo Ŝahrijaro (-ebne Ŝervin-ebne Rostam), kies familio ĝuis devenon de la lastaj sasanidoj ŝahoj (226-636 p.K.), kiel Jazdgerdo. Tie Ferdousio verkis satiron da 100 versoj kontraŭ sultano Mahmud, kion li enigis en la antaŭparolon de la Ŝahnameo kaj legis ĝin por Ŝahrijar, kaj samtempe proponis al li dediĉi la verkon al li, kiel posteulo de la antikvaj reĝoj de Persujo, anstataŭ al Mahmud. Ŝahrijaro, tamen, persvadis lin lasi la verk-dediĉon al Mahmud, kaj pagis al li por ĉiu verso de la satiro po 1000 derhamojn, kaj tiel forigis la satiron el la antaŭparolo de Ŝahnameo. Tamen – laŭ Nezami – 6 versoj de la satiro postrestis, kiuj portas ĉiujn markojn de aŭtentikeco. Patro de Mahmud fakte estis sklavo unue, kaj tial Ferdousio poemis pri li jenel en parto de la postrestintaj versoj de la satiro:

"La ido de sklavo povas fari nenion
Kvankam patro lia regadis al region’
Registaro de ŝaho certe ne estas bona
Se ne, tuj estus al mi inde sidlokodona
En prapatraro lia ne ekzistis grandeguloj
Do li ne povis aŭskulti pri l’ veraj fameguloj"

La edzino redakti

La edzino de Ferdousio, certe estis laŭ li kaj lia ideo kaj ili ĝuis tre belajn rilatojn, ĉar la unua historio, kiun Ferdousio enpoemigis, estis “Biĵano kaj Maniĵea”, kies rakontinto estis la edzino. En la enkonduko de la historio, Ferdoŭsio tre bele parolas pri tio.

Krome, edzino, kiu ĉion preparas por komforto de la edzo ĉu materiale ĉu mense, kaj senplende lasas sian edzon perlabori nenion por 30 jaroj, nur verkante idealen, kaj kontentigas sin per pli simpla vivmaniero materia, ne povus havi plej etan kontraŭecon al la granda laboro de la edzo kaj li mem.

Tragika forpaso redakti

 

Laŭ la rakonto de Nezami, Ferdousio forpasis tre malĝustatempe, t.e. ĵus kiam sultano Mahmud estis firme decidinta kompensi sian nejustan traktadon rilate al la poeto per sendado de 60,000 dirhamoj kiel donaco. Kiam la kameloj surportantaj la donacon de la sultano eniris tra la Rudbar-pordego, la kadavro de Ferdousio estis eliranta tra la pordego. Nek la filino de Ferdousio akceptis Mahmudan donacon. Kiam li informiĝis pri tio, ordonis elspezi la monon por starigi Rebate Ĉahe (karavanejo-gastejo Ĉahe) ĉe Tuso. Nezami ne menciis la daton de la forpaso de Ferdousio. La plej frua dato transdonita per posteuloj estas 1020 kaj la plej lasta 1026 p.K.; plejeble li vivis pli ol 80 jaroj.

Heredo redakti

 
Skulpto ĉe la tombejo
 
Tombejo

Laŭ tradicio, Ferdousio estis entombigita en la korto de sia familio en Tos, kaj malgraŭ la granda difektiĝo, kiun la urbo suferspertis tra la jaroj, la tombo de Ferdousio restis sendifekta. En 1934, granda maŭzoleo estis dediĉita al lia memoro super malnova tombostrukturo. La ideo por la konstruado de la maŭzoleo estis iniciatita fare de grupo de intelektuloj kaj naciaj scienculoj, kiuj vokis sur Reza Ŝaho Pahlavi agi por la konstruado de la strukturo. La muroj de la maŭzoleo estas ornamitaj kun kaligrafio kaj surskriboj, plejparte citaĵoj de la Shahnameh. En 1966, la konstruaĵo spertis gravan renovigadon, kiu ankaŭ inkludis la renovigadon kaj vastiĝon de la ĉirkaŭa korto, kaj la evoluon de la medio por turismo.[4]

En 1934, la jarmila naskiĝdatreveno de Ferdousio estis festita en Irano. La festoj estis okazigitaj en la urboj Maŝhado, Tuso kaj Teherano kaj daŭris ĉirkaŭ unu monaton. [5] Inter la invititoj estis konataj esploristoj el la tuta mondo, inter ili la persologoj-tjurkologoj Jan Ripka, Vladimir Minorskij, Mehmet Fuat Köprülü kaj multaj aliaj. [6]

Unu el la krateroj sur la surfaco de la planedo Merkuro estas nomita laŭ Ferdousio. [7]

La 14-a de majo estas festita en Irano kiel "Ferdousia-tago", kaj en tiu ĉi tago okazas akademiaj kaj popularaj konferencoj memore al la nacia poeto. [8]

Lokoj kaj institucioj nomitaj laŭ Ferdousio redakti

(tre parta listo)

  • Nacia Biblioteko de Taĝikio
  • Ferdousio Universitato en Maŝhado
  • Ferdousio placo en Teherano

Sennombraj laŭdoj redakti

 

Multaj iranaj kaj neiranaj esploristoj jam verkis pri Ferdousio laŭdegante lian karakteron kaj vivoverkon. Mondskale, ekz-e, laŭ la internacia kunveno okaze de la 1000-a datreveno de Ferdousio en Tehrano en 1934, Ŝahnameo rekoniĝis kiel ano de kvaropo, kies aliaj tri estas Iliado de Homero, La Dia Komedio de Dante kaj Verkaro de Ŝekspiro. Iranoskale, laŭ M. A. Forugi, Ferdousio apartenas al kvaropo, kies aliaj membroj estas geniuloj Rumio, Sadio kaj Hafezo.

Laŭ prof. Theodor Noeldoke, kiu plenumis profundan esploradon pri naciaj epopeoj de Irano, kaj verkis libron titolita La Nacia Epopeo de Irano, “Tiu ĉi nacia epopeo (Ŝahnameo) estas tiel grandioza, ke neniu nacio sur la tero havas similan al ĝi.” Jen kion diris prof. Cowbell pri Ferdousio kaj lia verkego:

"Aŭgusto (Augustus) diris ke li trovis Romon en briko, kaj forlasis ĝin en marmoro, kaj Ferdousio trovis sian landon preskaŭ sen literaturo, kaj forlasis ĝin kun poemo, kiun ĉiuj postaj poetoj povis nur imiti kaj neniam superi, kaj kiu, efektive, povas rivali kun ĉiuj poemoj eĉ en iliaj strangaj stiloj, kaj eble elstaras tiel unika en Azio, kiel epopeoj de Homero en Eŭropo ... Lia versigado estas rave melodia, kaj neniam interrompiĝas per severaj konstru-formoj, kaj la poemo daŭriĝas de la komenco ĝis la fino, kiel rivero, kun nerompita fluado de harmonio.”

Heinrich Heine, kiel protesto kontraŭ la avaro de sia onklo, skribis la poemon "La Poeto Firdusi" (Der Dichter Firdusi) [9], en kiu li detale priskribas la bonkorecon de Mahmoud de Ghazna al la poeto (laŭ la poemo, Mahmoud promesis pagi lin per oraj moneroj, sed donis al li arĝentajn monerojn, kaj la poeto mortis pro rompita koro).

Fontoj redakti

Tiu ĉi artikolo, originale verkita en Esperanto, unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 9, jaro 3, Aŭtuno 2004, 56 p., p. 3-6: "Ferdoŭsio, La Rekreinto de la Persa" (en tiu vortumo) fare de la irana esperantisto Asad Mahbub. Jen ties fontoj:
1- Nezami Aruzi, Ĉahar Magale (Kvar Artikoloj), (red.) d-ro Zabih-ol-lah Safa, Teherano: Amir-Kabir, 1983 (10-a eld.), 39 p., p. 33-39.

2 - Mohammad Ravaji (Red.), Bar Ĉekade Ŝahname (Sur la Montopinto de Ŝahnameo), 5 rakontoj elektitaj el Ŝahnameo, Tehrano: Nahid eldonejo, 1992, 407 p., p. naŭ ĝis dek naŭ.

3 - Retpaĝo pri la verkisto (angle)

Referencoj redakti

  1. "Ferdoŭsio, La Rekreinto de la Persa" (en tiu vortumo) fare de la irana esperantisto Asad Mahbub en paĝoj 3 ĝis 6 de la eldono aŭtuno 2004 (n-ro 9, jaro 3) de la magazino Irana Esperantisto - ĉefa fonto de tiu ĉi teksto
  2. Djalal Khaleghi-Motlagh, "FERDOWSI, ABU'L-QĀSEM i. LIFE," Encyclopædia Iranica, Vol. IX, Fasc. 5, pp. 514-523.
  3. Djalal Khaleghi-Motlagh, "FERDOWSI, ABU’L-QĀSEM ii. Hajw-nāma," Encyclopædia Iranica.
  4. A. Shahpur Shahbazi, " FERDOWSI, ABU'L-QĀSEM iii. MAUZOLEO ", Encyclopædia Iranica.
  5. A. Shahpur Shahbazi, " FERDOWSI, ABU'L-QĀSEM iv. MILLENARY CELEBRATION ," Encyclopædia Iranica.
  6. La plena listo de partoprenantoj videblas en Tzadek, La Jarmilo de Ferdowsi, la Nacia Poeto de Irano , p. 1-3.
  7. " Firdousi ". Gazetteer de Planeda Nomenklaturo. NASA.
  8. Firouzeh Mirrazavi, " Nacia Ferdowsi Tago ", Iran Review , la 14-an de majo 2016.
  9. Heinrich Heine: Romanzero - Kapitel 22

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti