Provinco Mazandarano
La provinco Mazandarano - perse استان مازندران - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Sari. La provinco kovras areon de 23 701 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 2 920 657 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la nordo de la ŝtato kaj havas vastan bordon al la Kaspia maro. Dum la antikva epoko Mazandaran aŭ Mazenderan estis parto de la regno Hirkanio.
Provinco Mazandarano | |||
---|---|---|---|
استان مازندران | |||
Provinco | |||
Lando | Irano | ||
Ĉefurbo | Sari | ||
- koordinatoj | 37° N, 53° O (mapo)36.565653.0588Koordinatoj: 37° N, 53° O (mapo) | ||
Areo | 23 842 km² (2 384 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 283 582 [+] (2016) | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | IR-02 (IR-21 ĝis 2020) | ||
|
|||
![]() |
|||
Provinco Mazandarano | |||
![]() |
|||
La Ramsar-Interkonsento pri la protekto de malsekejoj estiĝis en la mazandarana urbo Ramsar en 1971.
Mazandaran estas ankaŭ rapide kreskanta centro por turismo, novigado, biotekniko kaj konstruinĝenieriko.
Plej gravaj urbojRedakti
EkonomioRedakti
Pro la aparta klimato de la regiono, pli malseka ol tiuj de la aliaj partoj de Irano, la produktoj de la provinco estas rizo kaj aliaj grenoj , fruktoj, kotono, teo, tabako, sukerkano kaj laste sed ne balaste silko.
TurismoRedakti
Mazandaran estis elektita kiel la turisma ĉefurbo de membroŝtatoj de la Ekonomia Kunlabora Organizo (ECO) en 2022[1].
KulturoRedakti
La loĝantaro estas plejparte laika kaj sekve virinoj havas pli grandan socian liberecon kaj sendependecon ol en persaj provincoj[2]. La Universitato de Mazandaran estas universitato troviĝanta en la provinco Mazandaran, kun ĉefsidejo en la urbo Babolsar.
Personoj el MazandaranoRedakti
- Parisa, muziko
- Khosrow Sinai (filmreĝisoro)
- Baháʼu'lláh, fondinto de la bahaa kredo, kreskis en Nur, Mazandarano
ReferencojRedakti
- ↑ (en) "Mazandaran Named Tourism Capital of ECO Countries in 2022", IFPNews.com.
- ↑ "The Soviet Socialist Republic of Iran, 1920-1921: Birth of the Trauma" de Cosroe Chaqueri.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano