Reza Ŝaho Pahlavi

Reza Pahlavi (perse رضا پهلوی, naskiĝis la 16-an de marto 1877, mortis la 26-an de julio 1944), nomita postmorte Reza Ŝaho, la Granda, estis ŝaho de Persio (pli poste Irano) ekde la 15-a de decembro 1925 ĝis la 16-a de septembro 1941.

Reza Ŝaho Pahlavi
Persona informo
رضا پهلوی‎
Naskiĝo 15-an de marto 1878 (1878-03-15)
en Alasht
Morto 26-an de julio 1944 (1944-07-26) (66-jaraĝa)
en Johanesburgo
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Reza Shah Mausoleum vd
Religio Ŝijaismo vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Subskribo Reza Ŝaho Pahlavi
Familio
Dinastio Dinastio Pahlavi vd
Patro Abbas Ali Khan vd
Patrino Noush-Afarin vd
Edz(in)o Tadj ol-Molouk of Iran • Mariam Savadkukhi • Turan Amirsoleimani • Esmat Dowlatshahi vd
Infanoj Hamdamsaltaneh Pahlavi • Ahmad Reza Pahlavi • Mohamed Reza PahlaviAŝraf Pahlavi • Fatemeh Pahlavi • Shams Pahlavi • Abdul Reza Pahlavi • Ali Reza Pahlavi I • Gholam Reza Pahlavi • Hamid Reza Pahlavi vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En februaro de 1921, Reza Khan Mirpanj (رضا خان میرپنج) - kiel tiam li nomumiĝis kaj rangis - organizis puĉon kun Sejjed Zia'eddin Tabatabaee, kiu iĝis la ĉefministro.

Sub la 16-jara regado de Reza ŝaho konstruiĝis la Trans-Irana fervojo, oni enkondukis modernan edukadon, fondiĝis la Teherana universitato, kaj oni sisteme sendis iranajn studentojn al Eŭropo. Komenciĝis la industriiĝo de la lando.

Ĉar la naftoriĉa lando alproksimiĝis al la nazia Germanio dum la dua mondmilito, Britio kaj Sovetunio okupis Iranon kaj abdikigis lin je favore al lia filo. (La pli grava afero por la okupo estis la komenciĝinta varotransporto al Sovetunio laŭ lend-lease-kontrakto. La liverado okazis parte tra Irano.)

Li iris al ekzilo komence al Maŭricio, poste al Johannesburg (Sudafriko), kie li mortis en 1944.

Lia filo estis Mohammad Reza Pahlavi.

Reza Ŝaho Pahlavi estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Vidu ankaŭ redakti