Teherana universitato

universitato en Irano

Teherana universitato (perse دانشگاه تهران; prononco: daneŝgaĥ-e teĥran) estas la plej malnova kaj granda universitato en Irano. Ĝia rektoro estas doktoro Farhad Rahbar, ekonomikisto, vic-prezidanto de la lando ĝis 2007.

Teherana universitato
دانشگاه تهران
University of Tehran main entrance.jpg
moto میاسای ز آموختن یک زمان
«Ne lasu lernadon eĉ momenton.»
fondodato 1934
Nombroj
nombro de studentoj 40 000
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis fondita en 1934 laŭ ordono de la ŝaho Reza Pahlavi surbaze de kelkaj altlernejoj. En 1937 virinoj ricevis rajton studi en la Teherana universitato. En 1945 sur la loko, kie pli frue troviĝis kazernoj de la Aliancanaj fortoj, estis konstruita studentara loĝejo. En 1986 surbaze de la medicina fakultato estis fonita la Teherana universitato pri medicinaj sciencoj.

La universitaton konsistigas 40 fakultatoj, institutoj kaj sciencaj centroj.

Studentoj de la universitato ĉiam aktive partoprenis la politikan vivon. En 1979 ili subtenis la iranan revolucion. En 1999 la studentaro protestis kontraŭ fermo de la opozicia gazeto «Salam». De 2005 ĝis 2008 la rektoro de la universitato estis ajatolo Abas-Ali Amid Zanĝani, profesoro pri teologio, proksima kunbatalanto de Ruhollah Ĥomejni.

Vidu ankaŭRedakti