Malfermi la ĉefan menuon

Fido kaj racio ŝajnas esti antinomiaj dum fido estas tiu kormovo, per kiu ni plenkredas iun, kaj racio estas kapablo decidi per intelekta rezonado. Kredo estas rigardo de io kiel verdirita, ne postulante pruvojn, tiu termino estas ĝenerala kaj ne nur uzatas kun religia senso. Kredago estas ago kredi kaj fidago estas ago fidi.

KredagoRedakti

Kredagofidago: en tiuj vortaj kunajoj resumiĝas la psika-pensa-vola komplekso, per kiu la homo akceptas kaj sin remetas al la dia revelacio, transdonita de la atestantoj kredeblaj kaj kredinda, ĉar pruvite fidmeritaj: kaj, do, ekkredantas. Laŭ kristana vidpunkto, en la sama kredago, laŭ la revelacio mem, noteblas ke tiu tutfakulta homa ago estas plenumata ankaŭ per la nevidebla dia graco, ĉar temas pri supernatura objekto atingebla nur per la dia bovolemo en kunaganta persono.

Kio, tamen, en la kristana kredago estas videbla kaj priskribebla kaj komunikebla rilatas la engaĝiĝon de la homaj raciaj fakultoj, pere de kiuj la homo esploras kaj priserĉas por vidi ĉu la kredpropono apogiĝas sur seriozaj kaj nerefuteblaj fundamentoj: tiuj ĉi mensaj-volaj operacioj faras racia la kredagon. Teologoj diras, ke ankaŭ tiu agaderoj estas gvidataj de la dia graco; sed la serĉanta homo tion ne vidas; li, male, konstatas kaj priskribas, kaj sur ili apogiĝas por prave trapasi al siaj konkludoj, la diversajn stadiojn de la procezo por alveni al la kredago. La komplekso de tiu memesploro kune kun la analizo pri la dokumentoj nomiĝas apologetiko. Ĉio tio respektas la racian naturan de la homo kaj malhelpas, ke li sin forlasu al fideismo, nome al kredo-fido senmotivita, nur pro la bezono apogiĝi sur realaĵo kiu, eble iluzie, superigus liajn limojn.

Kredago diferencas ankaŭ el “intuicio”, kaj des pli el “intuo” ĉar ĉi lasta elvokas tujan kompletan kapton pri iu nocio, la unua aludas senperan sciiĝon sen helpo de racia pripenso [1]: dum per kredago oni adheras al io nur per konfido en atestantoj.

Obĵetoj kontraŭ la kredagoRedakti

Multe studata, en kristana medio, estas la kredago kaj ĉerpante el la fontoj de la Revelacio kaj profitante de la ĉiama kaj moderna sciaro pri la homa psikologio, kaj analizante la procedojn de la homa menso, nome de la logiko.

Ofta, aparta de la moderna epoko, estas la jena obĵeto naskiĝanta el la onidiro, laŭ kiu ke kredi je Dio estus malsupera stadio de konscio, kiu estas destinita esti superita kaj ignorita de la nova scienca stadio. Laŭ tiu juĝo, la religia kredago reduktiĝus al pura "volago", al persona decido ne apogiĝanta sur raciaj motivoj; la volo kredi tiel estus enkarcerigo de la inteligento, perforto kontraŭ la natura lumo de la racio kaj eĉ violenta maltolero. Prizonulo de la volo, la intelekto de la dikredanto juĝus nedubebla la dubeblan, nediskutebla la diskteblan, certa la malcertan, videbla la nevideblan, klara la neklaran... ĝis fariĝis violento, ĉar esenco de la violento estas la volo, kiu volas la neeblan. [1]

Sed la kredago, laŭ kredantoj, havas malsamajn radikojn. Laŭ katolikismo, ekzemple, la libera volo postulita, ĉe la bazo de la aŭtonoma decido, siavice postulas la kunlaboron kaj de la volo kaj de la intelekto: tio signifas, ke la elekto kredi, kvankam esprimiĝanta en vola ago, devas havi ankaŭ racian pravigon, nome ĝi devas esti "pensata" kaj ne frukto de deziro kaj de kiu ajn sento. La racio antaŭas kaj montras kaj proponas. Sen tiu ago la kredago estus pura fideismo, ĝenerele kaj oficiale repuŝita.

La dikredanto, tiu de la kristana medio, povas, poste kaj laŭ kompetento, juĝi sian kredagon laŭ la kriterioj sugestitaj de la Revelacio: el tiu li povas alpreni, ke la sama kredago realiĝas pere de la dia iniciato kaj per ties helpo. Sed tio ne detruas la antaŭajn konkludojn de la racio.

ReferencojRedakti

  1. "La volo komenĉiĝas tie kie la racio finiĝas" (Norberto Bobbio).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti