Guillaume de Machaut

Guillaume de MACHAUT (naskiĝis ĉirkaŭ 1300, mortis en 1377) estis franca poeto kaj komponisto el la malfrua mezepoko. Li estis la plej fama kaj historie grava reprezentanto de la muzika movado konata kiel la ars nova, kaj estis aparte influhava en la disvolvo de motetoj kaj la sekulara kanto (franca kanto).

Guillaume de Machaut
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1299 (1299-11-30)
en Reims
Morto 1-an de januaro 1377 (1377-01-01) (77-jaraĝa)
en Reims
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto • poeto • verkistokantoverkisto
Verkoj Œuvres poétiques de Guillaume de Machaut
Messe de Nostre Dame
La louange des dames
Hoquet David
Le dit du cheval
Le dit de l'alerion
Le dit du cerf blanc
Le dit de la rose
Le dit de la fleur de lis et de la marguerite
Le dit de la marguerite
Le dit du vergier
Le dit de la harpe
Le livre du voir dit
La prise d'Alexandrie
La fontaine amoureuse
Le confort d'ami
Le jugement du roi de Navarre
Le dit du lyon
Le remede de Fortune
Le jugement dou roy de Behaigne
vdr

Vivo redakti

Machaut verŝajne estis naskita kaj edukata en Reims. Li estis dungita kiel sekretario por Johano, grafo de Luksemburgo kaj reĝo de Bohemio, de 1323 ĝis 1346; krome li fariĝis pastro iam dum tiu ĉi periodo. Probable li akompanis reĝon Johanon dum ties diversaj vojaĝoj, inkluzive de multaj militekspedicioj, tra Eŭropo. Li estis nomumita kiel la kanoniko de Verdun en 1330, Arras en 1332, kaj Rheims en 1333. Ĝis 1340 Machaut translokiĝis al Rheims, lasinte siajn aliajn kanonikajn postenojn laŭ peto de papo Benedikto la 12-a. En 1346, reĝo Johano estis mortigita batalante en la Batalo de Crécy, kaj Machaut, kiu estis fama kaj tre dezirata, ekservis diversajn aliajn nobelojn kaj registojn inkluzive de la estonta reĝo Karlo la 5-a.

Machaut travivis la peston, kiu ruinigis Eŭropon, kaj pasigis siajn malfruajn jarojn loĝante en Rheims komponante kaj rekopiante siajn manuskriptojn. Ŝajne li havis malfruan amrilaton kun 19-jara knabino, Péronne d'ARMENTIÈRES, kiun li eternigis en sia aŭtibiografia poemo Le Voir Dit (probable 13611365). Kiam li mortis en 1377, aliaj komponistoj kiel François Andrieu verkis elegiojn, kiuj lamentis lian morton.

Poezio redakti

Lia poezia verkado inkluzivas du grandajn ciklojn, Le Remède de Fortune (La rimedo por malbona sorto) kaj Le Veoir Dit (Vera historio).

Muziko redakti

Machaut estis senkompare la plej fama komponisto el la 14-a jarcento. Lia verkado de sekularaj kantoj inkludas monofoniajn lajojn kaj virelajojn, kiuj daŭrigas, en ĝisdatigitaj formoj, kelke de la tradicio de la trobadoroj. Tamen, lia verkado de la polifoniaj formoj de la balado kaj rondelo estis pli grava historie.

Machaut ankaŭ verkis la unuan meson, kiun oni povas atribui al unuopa komponisto, sian Messe de Notre Dame (Meson de Nia Sinjorino).

Referencoj kaj plia legado redakti

  • Artikolo "Guillaume de Machaut," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6
  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I) (Muziko en la mezepoko kaj renesanco). Bloomington, Indiana.

Eksteraj ligiloj redakti