La ars nova estis stila periodo en muziko de la malfrua mezepoko, centriĝinta en Francio, kiu ampleksis la periodon de la eldono de la Roman de Fauvel (1310 kaj 1314) ĝis la morto de Machaut (1377). Iafoje la termino estas uzata pli malstrikte kaj indikas la tutan eŭropan muzikon de la 14-a jarcento, tiel inkludante figurojn kiel Landini, kiu laboris en Italio. Malofte la termino "itala ars nova" estas uzata por indiki la muzikon de Landini kaj liaj samlandanoj. La termino ars nova signifas "nova arto" aŭ "nova tekniko", kaj estis unuafoje uzita en eldono de Philippe de Vitry de la sama nomo (ĉ. 1322).

Ars nova estas ĝenerale uzata lige kun alia termino, ars antiqua, kiu indikas la muzikon de la tuj antaŭa epoko, kutime etendiĝanta antaŭen por ampleksi la periodon de polifonio de Notre Dame (tiel ampleksante la periodon de ĉirkaŭ 1170 ĝis 1320). Proksimume do la ars antiqua estas la muziko de la dektria jarcento, kaj la ars nova la muziko de la dekkvara; multaj muzikaj historioj uzas la terminojn en tiu ĉi pli ĝenerala senco.

Stile, la muziko de la ars nova diferencis de la antaŭa epoko laŭ kelkaj manieroj. Ritmo estis uzata multe pli libere, forĵetante la katenojn de la ritmaj modaloj, kiuj regis dum la dektria jarcento; sekulara muziko akiris multe de la polifonia rafiniteco antaŭe trovata nur en sankta muziko; kaj novaj teknikoj kaj formoj, kiel izoritmo kaj la izoritma moteto, ekregis. La suma estetika efiko de tiuj ĉi ŝanĝoj estis kreo de muziko kun pli multa esprimpovo kaj diverseco ol estis en la dektria jarcento. La subitan historian ŝanĝon okazintan, se konsideri ties surprizan novan kvanton da muzika esprimpovo, oni povas kompari al la enkonduko de perspektivo en pentrado, kaj estas utile konsideri, ke la ŝanĝoj je la muzika arto en la periodo de la ars nova estis samtempaj kun la grandaj fruaj renesancaj revolucioj en pentrado kaj literaturo.

La plej granda praktikanto de la nova muzika stilo estis sendube Guillaume de Machaut, kiu havis ankaŭ egale eminentan karieron kiel poeto. La stilo ars nova estas nenie pli perfekte prezentita ol en lia konsiderinda aro da motetoj, lajoj, virelajoj, rondeloj, kaj baladoj.

Ĉirkaŭ la fino de la dekkvara jarcento disvolviĝis nova stila skolo de komponistoj kaj poetoj centriĝintaj ĉirkaŭ Avinjono en suda Francio; la tre artefarita stilo de tiu ĉi periodo estas ofte nomata la ars subtilior, kvankam unuj scienculoj elektas ĝin konsideri malfruan disvolviĝon de la ars nova anstataŭ ĝin disigi en apartan skolon. Tiu ĉi stranga sed interesa repertuaro de muziko, limigita laŭ geografia disvastigiteco (suda Francio, Aragono, kaj poste Cipro), kaj klare destinita por prezento de fakuloj por aŭskultantaro subtilgusta, estas kvazaŭ piednoto por la tuta mezepoko.

Referencoj kaj plia legado redakti

  • Artikolo "ars nova", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6
  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I) (Muziko en la mezepoko kaj renesanco). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 0-89917-034-X