La naŭa krucmilito estas ofte konsiderata kiel parto de la oka krucmilito. La princo Eduardo de Anglio, kiu estos poste Eduardo la 1-a de Anglio, unuiĝis al la krucmilito de Ludoviko la 9-a de Francio kontraŭ Tunizo, sed li alvenis al la franca kampadejo post la morto de la reĝo. Pasigante la vintron en Sicilio, li decidis pluigi la krucmiliton kaj komandis siajn sekvantojnn inter mil kaj du mil, ĝis Akko, kien li alvenis la 9an de Majo 1271. Akompanis lin ankaŭ malgranda roto de bretonoj kaj aliaj de flandroj, estritaj de la episkopo de Lieĝo, kiu abandonos la kampanjon en vintro antaŭ la novaĵo de lia elekto kiel nova papo (nome Gregorio la 10-a). Kiam li klopodos alvoki novan krucmiliton, tio malsukcesos.[1]

Preparo redakti

La 24-an de junio Eduardo faris krucmilitan ĵuron, kune kun sia frato Edmundo Crouchback kaj Henriko de Almain. Ludoviko la 11-a (Francio) pruntis pli ol 17 mil pundoj por pagi la kostojn, sed tio ne sufiĉis, kaj necesis persvadi la anglan parlamenton konsenti al speciala imposto. La 20-an de aŭgusto 1270 Eduardo ekvelis, akompanate de sia edzino Eleanora, kun iom malpli ol mil batalistoj, inter kiuj estis ĉirkaŭ 225 kavaliroj, por partopreni la okan krucmiliton. Li iris tra Kipro al Akko, kiu estis la centro de la sola restanta kristana regno en la Sankta Lando. Tie aliĝis al li Bohemundo la 6-a de Antioĥio kaj Hugo la 3-a de Kipro.[2]

Disvolvigo redakti

En Akko Eduardo konstatis, ke la fortoj kiujn li planis ricevi kiel helpo al la milito ne estis disponeblaj. Genovanoj kaj venecianoj trankvile komercis kun la sultano, do ili ne kunlaboros. Same la fortoj de la mongola Ilĥanlando militis en Turkestano.[3] Finfine venis la mongoloj kiuj venkis en Alepo. Reage Bajbarso arigis armeon en Damaskokaj forpelis la mongolojn norden. Dume Eduardo klopodis avanci suden, sed malsukcese. Finfine en 1272 estis subskribita pactraktato.

Dum la batalado li grave vundiĝis kaj li malsanis multajn monatojn. Laŭ alia versio, Bajbarso komprenis, ke Eduardo intencis reveni al militado kaj ordonis al nizarianoj (haŝiŝidoj) murdi lin; tiukadre iu venene ponardis Eduardon, pro kio li tiom malsanis. En Akko Eleanora naskis filinon, kiu tial nomiĝis Johana de Akko. La 24-an de septembro 1272 li kaj Eleanora velis de Akko al Sicilio. Tie tiun decembron li informiĝis, ke Henriko la 3-a estis mortinta la antaŭan monaton kaj tial Eduardo reĝiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Runciman, 1994, p. 282.
  2. Runciman, 1994, p. 279.
  3. Runciman, 1994, p. 280.

Bibliografio redakti

  • Runciman, Steven (1994). A history of the Crusades, volume III : the kingdom of Acre and the later Crusades. Folio Society. p. 448. OCLC 933889320.