Masakroj ĉe Rejnlando

La Masakroj ĉe Rejnlando, ankaŭ konataj kiel la persekutadoj de 1096Gzerot Tatnó[1] (hebree: גזרות תתנ"ו‎, "Ediktoj de 4856"), estis sinsekvo de amasaj murdoj kontraŭ judaj komunumoj fare de tumultaroj de germanaj kristanoj dum la popola krucbatalo en 1096, aŭ 4856 laŭ la juda kalendaro.

Masakro de la Judoj de Metz dum la Unua Kampanjo, farde Auguste Migette

Laŭ David Nirenberg[2], la okazintaĵoj de 1096 ĉe Rejnlando "okupas gravan lokon en la moderna juda historiografio kaj estas ofte prezentitaj kiel la unua kazo de antisemitismo kiu estus ekde tiam neniam forgesota kaj kies pinto estis la Holokaŭsto."[3]

Referencoj

redakti
  1. David Nirenberg, 'The Rhineland Massacres of Jews in the First Crusade, Memories Medieval and Modern', in Medieval Concepts of the Past: Ritual, Memory, Historiography, p.279-310
  2. https://history.uchicago.edu//directory/david-nirenberg
  3. Medieval Concepts of the Past: Ritual, Memory, Historiography, page 279 Chapter 13, The Rhineland Massacres of Jews in the First Crusade, Memories Medieval and Modern, by David Nirenberg