Fulado estas la procezo lavi kaj tiel purigi kaj poste premegi lanan teksaĵon inter cilindroj de tiucela maŝino aŭ per alia prem-bata metodo (martelo) aŭ perpiede, por fari ĝin pli densa kaj fortika.

perpieda fulado

Jam la Biblio mencias la fuladon (ekz. Libro de Reĝoj 2; 18.17 [1]). Ekde la mezepoko, fulado okazis ankaŭ en akvomuelejo ekz. per martelado. Je alveno de modernizado dum la industria revolucio, tiu procezo eksmodiĝis.