Iĝtihad

Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Iĝtihad (arabe اجتهاد ijtihād, [ʔidʒ.tihaːd]; laŭvorte fizika aŭ mensa klopodo (barakto, peno), plenumita en partikulara agado)[1] estas jura termino en Islamo reference al sendependa rezonado[2] aŭ la plenumo de forta apliko de la mensa kapablo de juristo por trovi solvon al jura demando.[1] Ĝi kontrastas kun la taklid (imitado, konformado al jura precedenco).[2][3] Kongrue kun la klasika teorio de Sunaismo, iĝtihad postulas fakulecon en araba lingvo, teologio, rivelitaj tekstoj kaj principoj de jurisprudenco,[2] kaj ne estas uzata kie aŭtentaj kaj aŭtoritataj tekstoj (Korano kaj Hadito) estas konsiderataj klaraj kaj neambiguaj rilate al la koncerna afero, aŭ kie estas jam ekzistanta interkonsento de fakuloj ("iĝma").[1] Iĝtihad estas konsiderata religia tasko por tiuj kiuj estas kvalifikitaj por plenumi ĝin.[2] Islama fakulo kiu estas kvalifikita por plenumi iĝtihad estas nomita muĝtahid.[1]

Ĉirkaŭ la komenco de la 10-a jarcento, la disvolvigo de la Sunaisma jurisprudenco kondukis Sunaismajn juristojn aserti, ke la ĉefaj juraj demandoj estis jam alfrontitaj kaj ke la amplekso de la iĝtihad estis iompostiome limigita.[1] En la moderna epoko, tio okazigis percepton inter okcidentaj fakuloj kaj en la islama publiko, ke la tiel nomita "pordo de la iĝtihad" estis fermita je la komenco de la klasika epoko.[1] Kvankam ĵusa fakularo estis malakceptinta tiun nocion, la etendo kaj mekanismoj de jura ŝanĝo en la post-formiga periodo restas debatota temo.[4]

Starte el la 18-a jarcento, kelkaj islamaj reformistoj ekalvokis al abandono de taklid kaj emfazis al iĝtihad, kion ili vidis kiel revenon al islamaj originoj.[1] Publikaj debatoj en la islama mondo pri iĝtihad pluas ĝis nuntempe.[1] La defendo de iĝtihad estis partikulare asociataj kun la Islamaj modernistoj kaj purismaj pensuloj de Salafismo. Inter nuntempaj islamanoj en Okcidento aperis novaj komprenoj de la iĝtihad kiuj emfazas al substancaj moralaj valoroj super tradicia jura metodologio.[1]

Juristoj de Ŝijaismo ne uzis la terminon iĝtihad ĝis la 12-a jarcento, sed fakte ili uzis racianl manieron de jura rezonado el la frua periodo, kaj ilia rigardo ne estis tiom mallarĝa kiom tiu de la Sunaisma tradicio, kun la escepto de la jurisprudenco de Zajdismo.[1]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 “Ijtihād”, The Oxford Encyclopedia of the Islamic World.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 “Ijtihad”, The Oxford Dictionary of Islam.
  3. “Taqlid”, The Oxford Dictionary of Islam.
  4. Marion Katz (2015). "The Age of Development and Continuity, 12th–15th Centuries CE". The Oxford Handbook of Islamic Law. Oxford University Press. Alirita la 23an de septembro 2020.