Al-Mustansir (Kairo)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Mustansir (Bagdado) aŭ Al-Mustansir Billah.

Al-Mustansir (arabe المستنصر بالله الثاني) Abu al-Kasim Ahmad estis membro de la dinastio de Abasidoj kiu estis enprizonita de la nevo de la kalifo al-Musta'sim en Bagdado. Post la rabado de Bagdado fare de Mongoloj en 1258, li fuĝis al la Arabaj triboj en la dezerto, kie li forkaŝiĝis dum kelkaj jaroj, ĝis la Mamlukoj forpelis la Mongolojn el Sirio en 1260. Post iri al Kairo, Egiptio, al-Mustansir estis instalita kiel kalifo tie fare de la Mamluka Sultano Bajbarso en 1261. Li estis sendita kun armeo oriente por rekonkeri Bagdadon, sed li estis mortigita de mongola kaptilbataleto ĉe Hīt en Irako en 1261, kaj estis sukcedita de sia malproksima abasida parenco (kaj antaŭa rivala kalifo, proklamita de la reganto de Halepo) Al-Hakim la 1-a. Kvankam li ne estis la rekta praulo de ajna el ili, la linio de Kairaj kalifoj kiun li fondis daŭris ĝis la otomana konkero de Egiptio en 1517, sed ili estis malmulte pli ol religiestraj figuroj por la Mamlukoj.

Al-Mustansir
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
en Bagdado
Morto 27-an de novembro 1261 (1261-11-27)
en Faluĝa
Mortis pro morto dum batalo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida KaliflandoMamluka Sultanlando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Hasan
Gefratoj Al-Mustansir vd
Parencoj Al-Musta'sim vd
Profesio
Okupo regantokalifo vd
39-a abasida kalifo (1-a en Kairo)
Dum 1261–1262
Antaŭulo Al-Musta'sim (en Bagdado)
Sekvanto Al-Hakim la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referencoj redakti

Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti

Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Glubb, John Bagot. Soldiers of Fortune: The Story of the Mamlukes. New York: Dorset Press, 1988. Pp. 66, 73-75.
  • (1984) “Some Observations on the 'Abbāsid Caliphate of Cairo”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies 47 (3), p. 501–507. doi:10.1017/s0041977x00113710.