Al-Mustansir Billah

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Mustansir (Bagdado) aŭ Al-Mustansir (Kairo).

Abū Tamīm Ma'add al-Mustanṣir bi-llāh (arabe المستنصر) (5a de julio 1029 – 10a de januaro 1094) estis la oka el la kalifoj de la Fatima kaliflando el 1036 ĝis 1094.[1] Li estis la plej longdaŭre reganta reganto de Islamo.[2] Li naskiĝis en Kairo la 16an de 2a Jumada al-tanio, 420a el Heĝiro kaj je aĝo de nur ok monatoj li estis nomumita sukcedonto de sia patro. Lia nomo estis Ma'd Abu Tamim, surnome al-Mustansir bil-Lah "La venkopetanto el Dio". Li ascendis al la trono de la Fatimida Kaliflando en 15a de Ŝa'aban, 427/13a de junio 1036, je aĝo de 6 jaroj. Dum la komencaj jaroj de sia kaliflando, la ŝtataj aferoj estis administrataj fare de sia patrino. Lia periodo de kalifregado daŭris 60 jarojn, la plej longa el ĉiuj kalifoj, ĉu en Egipto aŭ aliloke en islamaj ŝtatoj. Tamen, la Fatimida povo estis limigita al Egipto pro la konkeroj fare de Selĝukoj en Levantenio kaj Jemeno kaj de Normanoj en Sicilio kaj Malto.

Al-Mustansir Billah
fatimida kalifo
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1029 (1029-07-05)
en Kairo
Morto 10-an de januaro 1094 (1094-01-10) (64-jaraĝa)
en Egiptio
Religio Ŝijaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Fatima kaliflando vd
Familio
Dinastio Fatimidoj vd
Patro Ali az-Zahir vd
Patrino Rasad vd
Infanoj Al-Musta'li • Nizar vd
Profesio
Okupo guberniestrokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Notoj redakti

  1. "Al-Mustanṣir" Encyclopædia Britannica Alirita la 24an de Januaro 2015
  2. "Al-Mustanṣir" Encyclopædia Britannica Alirita la 31an de januaro 2015