Malfermi la ĉefan menuon

Fatimida kaliflando

La araba dinastio de Fatimidoj regis inter la jaroj 909 kaj 1171 en Norda Afriko (Magrebo kaj Egiptio) kaj Sirio. Ĝi estis reprezentanto de ŝijaista direkto de islamo.

Fatimida Kaliflando
Origina nomo الدولة الفاطمية
al-Fāṭimijjūn'
9091171

Rectangular green flag.svg

Geografio
La Fatimida Kaliflando dum sia plej granda etendo, ĉ. 969
La Fatimida Kaliflando dum sia plej granda etendo, ĉ. 969
Ĉefurbo:
Mahdia (hodiaŭ Tunizio) (909-969)
Kairo (969-1171)
Areo:
5 100 000 km² (969)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
6 200 000
Ŝtat-strukturo
Islama kaliflando
Antaŭaj ŝtatoj:
Abasida Kaliflando Abasida Kaliflando
Postsekvaj ŝtatoj:
Ajubidoj Ajubidoj
Almohadoj Almohadoj
Jerusalema reĝlando Jerusalema reĝlando
Antioĥa princlando Antioĥa princlando
Graflando de Edessa Graflando de Edessa
Graflando de Tripolo Graflando de Tripolo
Historio
Information icon.svg
vdr

Fondo de la fatima kaliflandoRedakti

La fatimidoj ne agnoskis superecon de bagdada kalifo, la reganto de kredantoj, kaj ili komencis uzi mem tiun ĉi titolon en la jaro 909. Ili priregis iom post iom nordan Afrikon inkluzive de la riĉa kaj strategie signifa Egiptio, Sicilio, Sirio, Palestino kaj okcidentan parton de Araba duoninsulo kaj realigis tiel sian superecon en granda parto de la islama mondo. En la jaro 969 ili fondis en Egiptio novan sidejurbon de ŝijaisma kalifo Kairon. En la 90-aj jaroj de la 10-a jarcento ili klopodis disvastigi sian potencon el Halepo kaj Antioĥio en la bizancan parton de Sirio, sed tion malebligis al ili bizanca imperiestro Basileios la 2-a Bulgaroktonos.

KalifojRedakti

  1. Abū Muḥammad, ʿAbdallāh, al-Mahdī billāh
  2. Abūʾl-Qāsim, Muḥammad, al-Qāʾim bi-amriʾllāh
  3. Abū ṭ-Ṭāhir, Ismāʿīl, al-Manṣūr bi-naṣriʾllāh
  4. Abū Tamīm, Maʿadd, al-Muʿizz li-Dīn Allāh
  5. Abūʾl-Manṣūr, Nizār, al-ʿAzīz billāh
  6. Abū ʿAlī, al-Manṣūr, al-Hākim bi-amriʾllāh
  7. Abūʾl-Ḥasan, ʿAlī, aẓ-Ẓāhir li-ʾIʿzāz Dīn Allāh
  8. Abū Tamīm, Maʿadd, al-Mustanṣir billāh
  9. Abūʾl-Manṣūr, Nizār, al-Muṣṭafā li-Dīn Allāh
  10. Abūʾl-Qāsim, Aḥmad, al-Mustaʿlī billāh