Al-Musta'sim

Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Musta'sim (Kairo).

Al-Musta'sim bi-llah (kompleta nomo: al-Musta'sim bi-llah Abu-Ahmad Abdullah bin al-Mustansir bi-llah; arabe المستعصم بالله أبو أحمد عبد الله بن المستنصر بالله; 1213 – Februaro 20a, 1258) estis la lasta abasida kalifo en Bagdado; li regadis el 1242 ĝis sia morto. Li estis envolvita en tapiŝo fare de la Mongoloj kaj premita ĝis morto fare de ĉevaloj.

Al-Musta'sim
Abasida kalifo
Hulagu (maldekstre) enprizonigas la kalifon Al-Musta'sim inter liaj trezoroj por malsategi lin ĝis la morto. Mezepoka bildo el "Le livre des merveilles", 15-a jarcento.
Hulagu (maldekstre) enprizonigas la kalifon Al-Musta'sim inter liaj trezoroj por malsategi lin ĝis la morto. Mezepoka bildo el "Le livre des merveilles", 15-a jarcento.
Antaŭulo Al-Mustansir (Bagdado)
Sekvanto Al-Mustansir (Kairo)
Persona informo
المستعصم بالله
Naskiĝo 1213
en Bagdado
Morto 20-an de februaro 1258 (1258-02-20)
en Bagdado
Mortis pro besta atako • trampling [#]
Religio islamo [#]
Etno arabo [#]
Lingvoj araba [#]
Ŝtataneco Abasida Kaliflando [#]
Familio
Dinastio Abasidoj [#]
Patro Al-Mustansir [#]
Profesio
Okupo religiestro • politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La 10-an de februaro 1258, Bagdado estis kaptita de Mongoloj estritaj de Hulegu, pranepo de Ĝingis-Ĥano, dum la sieĝo de Bagdado.[1] Multaj kvartaloj estis ruinigitaj per incendioj, la sieĝo mem aŭ rabado. La Mongoloj masakris plej el la urba loĝantaro, inklude la kalifon Al-Musta'sim, kaj detruis grandajn partojn de la urbo. Ankaŭ la kanaloj kaj digoj kiuj estis forminta la urban sistemon de irigacio estis same detruitaj. Dum tiu tempo, en Bagdado, kristanoj kaj ŝijaistoj estis tolerataj, dum sunaistoj estis traktataj kiel malamikoj.[2] La rabado de Bagdado metis fino al la Abasida Kaliflando, frapego el kiu la Islama civilizo neniam refortiĝis.

NotojRedakti

  1. Central Asian world cities Arkivigite je 2012-01-18 per la retarkivo Wayback Machine, George Modelski
  2. Encyclopaedia of Islam, Volume VII (Mif-Naz). BRILL. ISBN 9789004094192.

FontojRedakti

  • Al-Maqrizi, Al Selouk Leme'refatt Dewall al-Melouk, Dar al-kotob, 1997.