Hulagu

(Alidirektita el Hulegu)

Hulagu, HuleguChülegü (mongole: Хүлэгү; naskiĝis ĉirkaŭ 1217; mortis la 8an de februaro 1265) estis mongola ĥano kaj militisto, nepo de Ĝingis-Ĥano.

Hulagu-Ĥano
Hulagu ripozanta Brita Muzeo, Londono
Hulagu ripozanta
Brita Muzeo, Londono
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1217
Morto 8-a de februaro 1265
en Maragha
Tombo Shahi Island
Lingvoj mongola
Ŝtataneco YuanMongola Imperio
Familio
Patro Tolui
Patrino Sorgagtani Beki
Frat(in)oj Kublaj-Ĥano • Möngke Khan • Yesubuhua • Dumugan • Ariq Böke • Qutuqtu • Bochuo • Moge • Suigedu • Xuebietai
Edz(in)o Doquz Khatun • Guyuk Khatun • Öljei Khatun • Qutui Khatun
Infanoj Abaqa Khan • Tekuder • Möngke Temür • Qonqurtai • Jumghur • Yoshmut • Bulgan Aga • Jamai Khatun
Okupo
Okupo ĥano
vdr

La 10an de februaro 1258, Bagdado estis kaptita de Mongoloj estritaj de Hulegu, dum la sieĝo de Bagdado.[1] Multaj kvartaloj estis ruinigitaj per incendioj, la sieĝo mem aŭ rabado. La Mongoloj masakris plej el la urba loĝantaro, inklude la kalifon Al-Musta'sim, kaj detruis grandajn partojn de la urbo. Ankaŭ la kanaloj kaj digoj kiuj estis forminta la urban sistemon de irigacio estis same detruitaj. Dum tiu tempo, en Bagdado, kristanoj kaj ŝijaistoj estis tolerataj, dum sunaistoj estis traktataj kiel malamikoj.[2] La rabado de Bagdado metis fino al la Abasida Kaliflando, frapego el kiu la Islama civilizo neniam rekuperiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Central Asian world cities Arkivigite je 2012-01-18 per la retarkivo Wayback Machine, George Modelski
  2. (1998) Encyclopaedia of Islam, Volume VII (Mif-Naz). BRILL. ISBN 9789004094192.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti