Fortikaĵo Al-Uĥaidir

Monda heredaĵo de UNESKO

La Fortikaĵo Al-UĥaidirAbasida palaco de Uĥaidir estas je ĉirkaŭ 50 km sude de Karbalo, Irako. Ĝi estas granda, ortangula fortikaĵo starigita en 775 laŭ unika defendostilo. Konstruita de la nevo de la Abasida kalifo As-Saffah nome Isa ibn Musa,[1] Uĥaidir reprezentas abasidarkitekturan plinovigon en la strukturoj de ties kortoj, rezidejoj kaj moskeoj. Elfoŝejoj ĉe Uĥaidir estis kondukitaj en la komenco de la 20a jarcento fare de Gertrude Bell. Uĥaidir estis grava haltejo en regionaj komercvojoj, simile al la Atŝan kaj al Mujdah.[2] Tiu komplekso enhavas ĉefan enirejon, grandan ivanon, akceptejon kaj kvartalon de servistoj.[2] La fortikaĵo estas ekzemplo de Abasida arkitekturo en Irako montranta la "despotan kaj la plezurigan karakteron de la dinastio" en grandaj sed densaj loĝejaj kvartaloj.[3]

Fortikaĵo Al-Uĥaidir
fortreso [+]
Koordinatoj32° 27′ 31″ N, 43° 35′ 59″ O (mapo)32.4585013843.59975815Koordinatoj: 32° 27′ 31″ N, 43° 35′ 59″ O (mapo)

Fortikaĵo Al-Uĥaidir (Irako)
Fortikaĵo Al-Uĥaidir (Irako)
DEC
Map
Fortikaĵo Al-Uĥaidir
Vikimedia Komunejo:  Al-Ukhaidir Fortress [+]
vdr
Fortikaĵo Al-Uĥaidir ĉe Karbala en Irako.
Fortikaĵo Al-Uĥaidir/Palaco.

Mondhereda Statuso redakti

Tiu loko estis aldonita a la provizortalisto de la Monda Heredo de UNESCO la 7an de Julio, 2000, en la kultura kategorio.[2]

Notoj redakti

Referencoj redakti

32° 26′ 26″ N 43° 36′ 08″ O / 32.44056 °N, 43.60222 °O / 32.44056; 43.60222 (mapo)