Al-Muhtadi
Al-Muhtadī (? – 21a de junio 870) (arabe المهتدي بالله; "gvidita de Dio") estis abasida kalifo en Bagdado de 869 ĝis 870, dum la "Malordo de Samaro".
Al-Muhtadi | ||
---|---|---|
14-a Abasida kalifo | ||
![]() | ||
Antaŭulo | Al-Mu'taz | |
Sekvanto | Al-Mu'tamid | |
Persona informo | ||
أبو إسحاق محمد المهتدي بالله بن الواثق | ||
Naskiĝo | ĉ. 824 en Samaro | |
Morto | 19-an de junio 870 en Samaro | |
Religio | islamo [#] | |
Etno | arabo [#] | |
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Abasidoj [#] | |
Patro | Al-Ŭatik [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monarko [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Post la morto de al-Mu'taz, la turkoj elektis lian kuzon, al-Muhtadi, nome filo de al-Vatik, kiel nova kalifo. Al-Muhtadi montriĝis firma kaj virta kompare kun la lastaj malmultaj kalifoj. Se li estus veninta antaŭe, li estus povinta restaŭri la vivon en la Kaliflando; tamen, tiam la Turkoj jam estis havinta pli da povo.
Sub lia povo la Kortego vidis transformon. Kantistinoj kaj muzikistoj estis elpelitaj; justico estis farita ĉiutage en malferma tribunalo; vino kaj ludoj estis malpermesitaj.