Malfermi la ĉefan menuon
Plej granda amplekso de la Abasida Kaliflando, ĉ. 850.

La Abasida Kaliflando (arabe الخلافة العباسية kaj transliterumita al-Khilāfah al-‘Abbāsīyah) estis la kaliflando estrita de la dua dinastio de la sunaistaj kalifoj (750-1258), kiuj sekvis la Umajadojn, nome tria el la kaliflandoj de Islamo, kiu sukcedis la islaman profeton Muhammad. Ĝi estas ankaŭ nomata Kaliflando de Bagdado, ĉar la kalifoj, dum plej el ties periodo havis ĉefurbon en Bagdado, kio estas en nuntempa Irako, post ekhavi aŭtoritaton super la Islama Imperio el la Umajida Kaliflando en la jaro 750 (132 de islama kalkulado). La Abasidoj devenis de ‘Abbas ibn ‘Abd al-Muttalib (566-652), plej juna onklo de la profeto Mahomedo, el kiu la kaliflando havas sian nomon.

La Abasida Kaliflando unue centris sian registaron en Kufa, sed en 762 la kalifo Al-Mansur fondis la urbon Bagdado, norde de la sasanida ĉefurbo Ktesifono. La elekto de ĉefurbo tiom proksima al Persio mem respegulis kreskantan fidon en la persaj burokratoj, ĉefe de la Barmakida familio, por administracii la teritoriojn konkeritajn fare de arabaj islamanoj, same kiel la pliigantan inkludon de ne-arabaj islamanoj en la ummao. Spite tiun dekomencan kunlaboradon, la Abasidoj de la fino de la 8-a jarcento estis izolintaj kaj arabajn novkonvertitojn maŭali kaj iranajn burokratojn, kaj estis devigitaj lasi aŭtoritaton en Al-Andalus kaj Magrebo al la Umajidoj, en Maroko al la Idrisida dinastio, en Ifrikio al la Aglabidoj, kaj en Egiptio al la ŝijaisma kaliflando de Fatimidoj. La politika povo de kalifoj multe finis per la stariĝo de Bujidoj kaj la Selĝukaj Turkoj. Kvankam la Abasida hegemonio super la ampleksega Islama Imperio estis laŭgrade limigita al ceremonia religia funkcio, la dinastio retenis kontrolon super sia Mezopotamia teritorio. La ĉefurbo Bagdado iĝis centro de scienco, kulturo, filozofio kaj inventado dum la Islama Orepoko.

Tiu periodo de kultura florado finis en 1258 pro la rabado de Bagdado fare de Mongoloj sub la estreco de Hulagu Ĥan. La Abasida linio de regantoj, kaj la islama kulturo ĝenerale, recentriĝis en la Mameluka ĉefurbo Kairo en 1261. Kvankam manka de politika povo, la dinastio pluis postuli aŭtoritaton en religiaj aferoj ĝis post la otomana konkero de Egiptio (1517).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Esperantujo - Esperanto-kulturo - partio