Pulvo

(Alidirektita el Nigra pulvo)
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun polvo aŭ pulvoro.

Pulvonigra pulvo estas eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro, kiu estas uzata ĉefe kiel pelilo de pafaĵoj lanĉitaj per pafiloj kaj por akustikaj celoj en pirotekniko. La vorto pulvo referencas striktasence tion, kio pli precize nomiĝas ankaŭ nigra pulvo. Ĝi estas komponita de determinitaj proporcioj da karbo, sulfuro kaj kalia nitrato, sed post la apero de la modernaj nitrocelulozaj peliloj, tiu nomo etendiĝis ankaŭ al tiuj, spite la fakton, ke ili estas produktoj kemie diferencaj.

Diferencaj aspektoj de pulveroj, ĉiu kun propra celo.

Ĝi estas malalta eksplodaĵo, kiu eksplodas malpli rapide ol rapido de sono. La pulvo plej populara enhavas 75% da kalia nitrato, 15% da karbono kaj 10% da sulfuro (procentoj en maso). Nuntempe oni uzas tian pulvon ĉefe en pirotekniko kaj kiel pafopelilon por antikvaj armiloj. La modernaj senfumaj pulvoj estas bazitaj sur energiaj materialoj, precipe celuloza nitrato (unubazaj) kaj nitrocelulozo plus nitroglicerino (dubazaj). La avantaĝoj de la modernaj pulvoj estas ilia malalta fumonivelo, malalta nivelo de stokado de brulproduktoj en la armilo kaj homogeneco, kio garantias stabilajn rezultojn kaj pliigas la precizecon de la pafoj.

HistorioRedakti

Eatas ĝenerala interkonsento inter la diversaj historiografiaj skoloj pri tio ke la pulvo estis inventita en Ĉinio, disvastiĝis tra Mezoriento kaj araboj kaj turkoj enkomdukis ĝin en Eŭropon;[1] tamenn estas sama interkonsento pri la determino pri kiel tiu ĉina milit-invento influis en la teknologia progreso pri pulvo en Mezoriento kaj Eŭropo.[2][3] La disvastigo de la pulvo tra Azio el Ĉinio estas atribuita grandparte al mongoloj. Unu de la plej fruaj ekzemploj de eŭropanoj kontraŭ armiloj kiuj disponas de pafiloj estis la batalo de Muhi en Hungario, en 1241. En tiu batalo la mongoloj uzis pulvojn kaj per pafiloj kaj per grenatoj. Alia tuje posta ekzemplo estis en 1262 sieĝo naŭmonata fare de la kastilia reĝo Alfonso la 10-a kontraŭ la tiam araba urbo Niebla. En tiu sieĝo la araboj uzis unuafoje en Okcidento la pulvon por militaj celoj pere de prakanonoj.

ĈinioRedakti

La pulvo estis inventita en Ĉinio kiam la taoistoj intencis krei kuracilon por atingi la senmortecon. La ĉinaj militfortoj poste uzis armilojn kun bazo sur pulvo (raketoj, musketoj kaj kanonoj) kaj eksplodaĵoj (grenatoj kaj diversaj tipoj de bomboj) kontraŭ la mongoloj kiam tiuj klopodis eniri en la ĉinaj teritorioj tre la norda landlimo. Post la mongoloj konkeris Ĉinion kaj fondis la Dinastion Yuan uzis la ĉinan militan teknologion por sia klopodo invadi Japanion, kie ili uzis pulvon nakaŭ por peli siajn raketojn.

Medicina originoRedakti

La salpetro estis konata de ĉinoj ekde antaŭ la 1-a jarcento a.n.e. kaj estas klara pruvaro de la uzado de salpetro kaj sulfuro en multaj kombinaĵoj kuracilaj.[5] Ĉina teksto de alkemio, datita en la jaro 492 d.n.e., mencias salpetron bruliĝante elsendante purpurkoloran flamon, mostrante ĝin kiel praktika kaj fidindan formon distingi ĝin disde aliaj neorganikaj saloj, kio permesis tiel al la alkemiistoj pritaksi kaj kompari teknikojn de purigo. La plej antikvaj registroj de purigo de salpetro estas datitaj de antaŭ la 1200 d.n.e.[6]

La unua referenco de la brulproprecoj de tiaj miksaĵoj estas fragmento de Zhenyuan miaodao yaolüe, taoisma teksto datita de mezo de la 9-a jarcento.[6]

 
 Kelkaj varmigis kune sulfuron, realgaron kaj salpetron kun mielo; oni akiris fumon kaj flamojn, oni brulis siajn manojn kaj vizaĝojn, kaj eĉ la tuta domo en kiu ili estis laborante bruliĝis.[7] 

La ĉina vorto por "pulvo" estas en ĉina, 火药/火藥; en pinĝino, huŏ yào /xuou yɑʊ/, kiu signifas laŭvorte "fajrkuracilo".[8] Tamen, tiu nomo estis ekuzita nur kelkajn jarcentojn post la malkovro de la miksaĵo.[9] Dum la 9-a jarcento ĉinaj taoismaj monaĥoj aŭ alkemiistoj kiuj estis serĉintaj la eliksiron de la senmorteco trafis hazarde la pulvon.[10][11]

MilituzoRedakti

La ĉinoj malmulte malfruis por uzi la pulvon por milituzado kaj en la venontaj jarcentoj ili produktis grandan varion de pafarmilojn, kiel flamĵetiloj, raketoj, bomboj kaj terminoj antaŭ inventi la modernan pafilon, kiu uzas metalan kuglon.[12] Arkeologia pruvaro de mankanono datita de fino de la 13a jarcento estis trovita en Manĉurio[13] kaj eksplodbomboj estis trovitaj en restaĵoj de vrako ĉe la marbordo de Japanio, datitaj en 1281, nome en epoko de la invadoj de mongoloj al Japanio[14]

La ĉina verko "Vuĝing Cung Ĝao" (Esencaj fundamentoj de la klasika militarto), verkita de Ceng Kung-Liang inter 1040 kaj 1044, havigas enciklopediajn referencojn de ampleksa vario de miksaĵoj kiu inkludis naftokemiaĵojn — same kiel mielon kaj ajlon. En tiu verko aperas menciita ankaŭ meĉo de malrapida efiko por mekanismoj de flamĵetiloj uzanta la principon de sifono por raketoj kaj pirotekniko. Tamen, la formuloj por la miksaĵoj en tiu verko ne enhavas sufiĉan salpetron por krei eksplodaĵon, ĉar ili enhavas tiujn limigitajn al maksimumo de 50 % de salpetro kio produktus nur bruligan efikon sed ne eksplodan.[15] Tiu verko estis verkita de burokrato de la kortego de la dinastio Song, kaj estas malmultaj pruvoj pri tuja efiko de la verko sur la armitaj konfliktoj. Ne estas mencio de la uzado de pulvo ekzemple en la kronikoj de la militoj kontraŭ la tangutoj en la 9-a jarcento, kaj krome Ĉinio en tiu epoko estis ĝuanta situacion de paco. La unua kroniko de la uzado de "flamĵetiloj" aludas al la sieĝo de De'an en 1132.[16]

MezorientoRedakti

 
La kanono de la Dardaneloj (en turka Şahi topu), granda kanono el bronzo uzita de la Otomana Imperio por la Sieĝo de Konstantinopolo en 1453.
 
Bildo de la 15-a jarcento de kanono granada de la libro Al-izz wal rifa'a.

La islamanoj akiris la regadon de la pulvo inter 1240-1280, kiam la siriano Hasan al-Rammah estis verkinta en araba, formulojn por produkti pulvon, instrukciojn por la purigo de salpetro kaj priskribojn de bruligaj armiloj. La pulvo alvenis al Mezoriento eble tra Barato kaj el tiu al Ĉinio. Tio estas deduktebla el la maniero nomi la pulvon kiun al-Rammah uzis, en kiu la salpetro estis nomata "ĉina neĝo" (arabe ثلج الصين thalj al-ṣīn), la pirotekniko kiel "ĉinaj floroj" kaj la raketoj kiel "ĉinaj sagoj".[17] La persianoj nomis la salpetron "ĉina salo"[18][19][20][21][22] aŭ "salo de la ĉinaj salmarĉoj" (perse نمک شوره چيني namak shūra chīnī).[23][24]

Al-Hassan asertis en la Batalo de Ajn Ĝalut en 1260, ke la mamlukoj uzis en "la unua kanono de la historio" kontraŭ la mongoloj miksaĵon de pulvo kun komponaĵo preskaŭ identa al la eksplodema pulvo.[25] La dokumenta pruvaro survivanta plej antikva konata pri la uzado de la mankanono, konsiderata la tipo plej antikva de pafarmilo, devenas el variaj arabaj manuskriptoj de la 14-a jarcento.[26] Al-Hassan argumentas, ke ili estas bazataj sur originaloj plej antikvaj kaj ke ili havigas informas, ke la mamlukoj uzis mankanonon en la batalo de Ajn Ĝalut en 1260.[25]Hasan al-Rammah inkludis 107 formulojn por pulvo en sia verko al-Furusijjah ŭa al-Manasib al-Harbijja (La libro de la milita kavalerio kaj ingeniaj militaparatoj) kaj 22 formulojn por raketoj, formuloj kiuj havis komponon preskaŭ identan al la moderna kompono de la pulvo.[25]

EŭropoRedakti

La pulvo estis inventita en Ĉinio kaj por pirotekniko kaj por armiloj, proksimume en la 9-a jarcento de nia erao, sed la ĉinoj ne imagis la pafarmilojn kiel oni konas ilin nuntempe. La bizancanoj kaj la araboj enkondukis ĝin en Eŭropo ĉirkaŭ 1200. Estas probable ke la pulvo estis enmetita en Eŭropo devena de Mezoriento. La unua referenco al ties fabrikado en Eŭropo estas en dokumento de Roger Bacon, nome la Epistola de secretis operibus Artis et Naturae, et de nullitate Magiae (ĉirkaŭ 1250), kie oni diras jenon:

 
Ĉina formulo de la pulvo, ĉirkaŭ 1044.
 
 Accipiatur igitur de ossibus Adae, et de calce sub eodem pondere; et sint sex ad lapidem Tagi, et quinque ad lapidem unionis; et terantur simul cum aqua vitae, cujus proprium est dissolvere omnes res alias, ita quod in ea dissolvantur et assentur. Et iteretur multotiens contrition et assatio, donecin cerentur; hoc est ut uniantur partes, sicut in cera. Et signum incerationis est, quod medicina liquescit super ferrum valde ignitum; deinde ponatur in eadem aqua in loco cálido et humido, aut supendatur in vapore aquarum valde calidarum; deinde dissolvantur, et congelentur ad solem. Dein accipies sal petrae, et argentums vivum convertes in plumbum, et iterum plumbum eo lavabis et mundificabis, ut sit próxima argento, et tunc operare ut prius. Item pondus totum sit 30. Sed tamen sal petrae LURU VOPO VIR CAN VTRIET sulphuris; et sic facies tonitruum et coruscationem, si sias artificium - Cap. XI 
 
Franca kanono de la 18a jarcento.

Berthold Schwarz, nome germana monaĥo, komence de la 14a jarcento, eble estis la unua kiu uzis pulvon por propeli ĵetaĵon, kvankam ŝajne en tiu epoko la araboj jam estis uzintaj ĝin samcele en la Iberia Duoninsulo, kiel oni deduktas el la kronikoj de la reĝo Alfonso la 11-a de Kastilio. La suba alineo, transkribita kaj adaptita, korespondas al la kroniko de la reĝo Alfonso la 10-a de Kastilio pri la sieĝo de Algeciras (1343), kaj estas la unua referenco skribita pri la uzado de la pulvo kun militaj celoj, sed kelkaj subtenas, ke tiu sama substanco jam estis uzita, ankaŭ de araboj, en la defendo de la urbo Niebla (Provinco Onubo) kiam ĝi estis sieĝita de Alfonso la 10-a de Kastilio, preskaŭ unu jarcenton antaŭe.[27]

 
 ...ĵetis [la araboj] multajn ferajn kuglojn kun fulmotondroj, el kio la kristanoj ege panikis, ĉar ajna korpomembro de la homo atingita, estis fortranĉita kvazaŭ tranĉita per tranĉilo; kaj eĉ se la homo nur falis vundita mortiĝis poste, ĉar estis neniu kirurgio kiu povis kuraci tiun, unuflanke ĉar venis [la kugloj] arde kvazaŭ fajro, kaj aliflanke, ĉar la polvo per kiu ili estis lanĉitaj estas tia ke ajna vundo farita okazigis la morton de la homo. ... kaj frapis lin per kuglo de fulmotondro en la brako, kaj oni fortranĉis ĝin al li, kaj mortis poste alian tagon: kaj tio sama okazis al tiuj kiuj de la fulmotondro estis vunditaj. Kaj la historio estas rakontata de la agado de la armeo. 

Ajnaj estis la precizaj informoj kaj la identecoj de ties malkovrintoj kaj unuaj uzantoj, estas certa ke la pulvo estis fabrikita en Italio en 1326[28], en Anglio en 1334 kaj ke en 1340, en teritorioj nuntempe apartenantaj al Germanio oni disponis de instalaĵoj por produkti ĝin. La unua klopodo uzi pulvon por minigi la murojn de la fortikaĵoj okazis dum la sieĝo de Pisa (Italio) en 1403. En la dua duono de la 16a jarcento, la fabrikado de pulvo estis monopolo de la ŝtato en la majoritato de la landoj. Temas pri la nura eksplodaĵo konata ĝis la malkovro de la nomita "fulma oro", forta eksplodaĵo uzita por la unua fojo en 1628 dum la militoj kiuj okazis tiam en la eŭropa kontinento.

HindioRedakti

 
La mogola imperiestro Ŝah Ĝahan uzante musketon de fermilo.

La pulvo kaj la pafarmiloj estis alportitaj al Hindio pere de la invadoj fare de mongoloj en Hindion.[29] La otomana admiralo Sejdi Ali Reis enkondukis la unuajn versiojn de pafarmiloj kun meĉa fermilo, kion la otomanoj uzis kontraŭ la portugaloj en la Sieĝo de Diu (1531). Post tio aperis multaj varioj de pafarmiloj en Tanĝore, Dako, Biĝaour kaj Murŝidabado.[30]

 
Brita bataliono venkita dum la batalo de Guntur.

La Mongola Imperio produktis amase pafarmilojn de meĉa fermilo por sia armeo. La Mogola Imperio estis la unua kiu disvolvigis raketojn el bambuo, dekomence ĉefe por signaloj kaj por la uzado de sapeistoj. La mogola imperiestro batalis kontraŭ la okupaciantaj britoj kaj kontraŭ aliaj eŭropanoj en la provinco Guĝarato, de kie la eŭropanoj elfosis salpetron por la fabrikado de sia pulvo dum la 17a jarcento.[31]

En 1780 la invadantaj britoj ekaneksigis al si la teritoriojn de la sultanlando de Majsuro, dum la Dua milito brit-majsura. La brita bataliono estis venkita dum la batalo de Guntur, fare de la trupoj de Hajder Ali, kiuj uzis tre efike la majsurajn raketojn kaj artilerion de raketoj kontraŭ la britaj trupoj kies vicoj estis tre kunaj. Tiu teknologio estis poste kopiita kaj uzita en la napoleonaj militoj en Eŭropo.[32]

IndonezioRedakti

Dokumenta kaj arkeologia pruvaro indikas, ke arabaj aŭ hindiaj komercistoj enkondukis la pulvon, musketojn kaj kanonojn en Indonezion ĉirkaŭ la 14a jarcento.[33] La portugaloj kaj hispanoj batalis kontraŭ tiuj pafarmiloj kaj ĝenerale estis venkitaj.[34] La imperio Singhasari disponis de pafarmiloj kaj canonoj.[35] La loĝantoj de Javo disponis de kanonoj el bronzo, uzitaj amplekse de la armeo de la imperio Majapahit same kiel de piratoj.

AmerikoRedakti

 
Aztekaj militistoj uzis antaŭpulvajn armilojn kontraŭ la hispanoj kiuj uzis foje pafilojn, kvankam ne tiom efike kiom oni supozas populare; kodekso Mendoza, 1541.

La pulvo estis enkondukita en Ameriko fare de la hispanaj kaj portugalaj konkerantoj kiuj uzis ĝin kontraŭ la aztekoj, majaoj, inkaoj kaj aliaj indiĝenaj popoloj. En kelkaj regionoj de Meksiko eblis trovi facile kuŝejojn da salpetro kaj sulfuro, pro kio la fortoj de la konkeristoj povis rehavi la pulvon kiun ili uzis per siaj pafarmiloj.

 
 Kaj por municio Dio havigis tion, ĉar ni trovis tiom da salpetro kaj tiom bonkvalita ke ni povus ekhavi eĉ por aliaj necesoj, se oni havas kaldronojn por boligi tion, kvankam oni uzas ĉi tie tro multe en la multaj bataloj kiujn oni faradas. Kaj pri sulfuro jam al Via Sankta Mosto mi menciis pri monto kiu en tiu provinco el kiu eliras multe da fumo, kaj de tie, enirante hispano sepdek aŭ okdek brakunuojn ligita el la pinto suben oni elprenas ĝin, kaj el tio ni ĝis nun havis sufiĉe. 
— Hernán Cortés, Cartas de Relación[36]

Populare oni kredas, ke la pafarmiloj estis definitiva faktoro por la venko super la lokaj civilizacioj, sed la arkeologia kaj dokumenta pruvaro montras, ke la pafarmiloj kiuj havis la hispanoj ne estis ankoraŭ tiom efikaj kaj ne pro tio ili havis taktikajn avantaĝojn; ankaŭ ne okazigis tiom da paniko en la lokanoj kiom populare oni kredas, ĉar tiuj tuj alkutimiĝis rapide al la pafiloj kaj al la aliaj eŭropanaj armiloj. Kelkaj eĉ lernis tuj kiel funkciis la musketoj kaj kanonoj, kaj evitis esti atingitaj per ili.

 
 La hispanoj kiuj iris surŝipe direktis la artilerion tien kie estis pli dense la kanuaro... Vidinte tion, la meksikanoj ekapartiĝis kaj evitis la artilerion, serpentumante per la kanuoj; kaj kiam ili vidis pafon, kaŭris sur la kanufundoj. 
— Bernardino de Sahagún Historia General de las cosas de Nueva España Capítulo XXX: De cómo los bergantines que hicieron los españoles en Tetzcuco vinieron sobre México.[37]
 
 Sed kiam la meksikanoj vidis kaj rimarkis, ke la kanon- aŭ musket-pafoj venis rekte, jam ne plu iris rekte, sed de unu direkto al alia zigzage; venis unuflanken kaj aliflanken, evitis la fronton. Kaj kiam ili vidis pafotan kanonon, ĵetis sin surteren, kuŝis, premiĝis surteren. 
— Miguel León Portilla, La visión de los vencidos Capítulo 11: La reacción defensiva de los mexicas, [38]
 
La lukto de Custer (La batalo de Little Big Horn), de Charles Marion Russell.

La pafarmiloj bazitaj sur pulvo ekuziĝis ĉu fare de lokanoj ĉu fare de la ekspedicioj de eŭropanoj, por bataloj ekde la 15a jarcento ĝis komenco de la 20a jarcento, ĉar kaj pulvo kaj pafarmiloj estis komercigitaj al la amerikaj indiĝenoj,[39] ĉefe fare de francoj kaj portugaloj, intence al malfortigo de la influo de siaj rivaloj eŭropaj (respektive britoj kaj hispanoj). Fine de la 19a jarcento en bataloj de amerikaj indiĝenoj kontraŭ fortoj de Usono la pafarmiloj ne havigis grandan strategian profiton spite ties mortigan povon, permesante al lokanoj venki en bataloj kiel tiu de Little Big Horn, en kiu lakotoj, ĉejenoj kaj arapahoj venkis super la 7-a regimento de kavalerio. Tiu malvenko estis foje atribuita grandparte al la malakcepto uzi maŝinpafilojn Gatling.[40]

La pafarmiloj bazitaj sur pulvo ekhavis konsiderindan militan avantaĝon nur pro la enkonduko de la ripet-maŝinpafiloj, disvolvigitaj fine de la 19a jarcento, kiuj ja estis determinanta faktoro en la kulminigo de la longdaŭraj militoj kontraŭ la amerikaj indiĝenoj. Tiuj armiloj estis uzitaj kontraŭ tiuj lokanoj ĉefe en Usono, Meksiko[41] kaj Argentino inter aliaj landoj.

Kemia komponoRedakti

Plej ofte skribita sed malpreciza kemia reakcio de eksplodado de la nigra pulvo estas

2 KNO3 + S + 3 C → K2S + N2 + 3 CO2

Pli preciza, kvankam ne tute, estas jena reakcio:

10 KNO3 + 3 S + 8 C → 2 K2CO3 + 3 K2SO4 + 6 CO2 + 5 N2

Reale, la procezo ne havas unu precizan formulon kaj povas agi diverse. Ĉiu lando fakte disvolvigis sian propran pulvon kun variado de la proporcioj de la mikso; la suba tabelo indikas kelkajn el la proporcioj adoptitaj de diversaj landoj:

Tabelo de proporcioj de komponantoj de la pulvo de diversaj produktantaj landoj
Landoj Salpetro (KNO3) Sulfuro (S) Karbo (C)
Hispanio 75% 12.5% 12.5%
Francio 75% 10% 15%
Prusio 71% 11% 16%
Saksio 71% 10% 16%
Anglio 75% 10% 15%
Rusio 75% 10% 15%
Svedio 75% 10% 15%
Aŭstrio 75.5% 10% 11.5%
Belgio 75% 12.5% 12.5%
Nederlando 70% 11% 16%
Svislando 76% 10% 11%
Portugalio 75.7% 10.7% 13.6%
Italio 75% 10% 15%
Turkio 75% 10% 15%
Usono 76% 10% 14%
Persio 75% 12.5% 12.5%
Ĉinio 61.5% 15.5% 23%

[42]

Ankaŭ viduRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverboj pri pulvo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[43]:

  •  
     Eksplodema kiel pulvo. 
  •  
     Li pulvon ne elpensis. 
  •  
     Eksplodis kiel pulvo. 

ReferencojRedakti

  1. Buchanan, 2006, p. 2 "With its ninth century AD origins in China, the knowledge of gunpowder emerged from the search by alchemists for the secrets of life, to filter through the channels of Middle Eastern culture, and take root in Europe with consequences that form the context of the studies in this volume."
  2. Jack Kelly Gunpowder: Alchemy, Bombards, and Pyrotechnics: The History of the Explosive that Changed the World, Perseus Books Group: 2005, ISBN 0-465-03722-4, ISBN 978-0-465-03722-3: 272 pp.
  3. St. C. Easton: Roger Bacon and his Search for a Universal Science, Oxford (1962).
  4. Lorge, Peter A. (2008). The Asian military revolution, 1300-2000: from gunpowder to the bomb (1a. publ. eldono). Cambridge: Cambridge University Press. p. 32. ISBN 978052160954-8.
  5. Buchanan. "Editor's Introduction: Setting the Context", en Buchanan 2006.
  6. 6,0 6,1 Chase (2003, pp. 31–32)
  7. Kelly (2004, p. 4)
  8. The Big Book of Trivia Fun, Kidsbooks, 2004
  9. Peter Allan Lorge (2008), The Asian military revolution: from gunpowder to the bomb, Cambridge University Press, p. 18, ISBN 978-0-521-60954-8
  10. Buchanan 2006, p. 2 "With its ninth century AD origins in China, the knowledge of gunpowder emerged from the search by alchemists for the secrets of life, to filter through the channels of Middle Eastern culture, and take root in Europe with consequences that form the context of the studies in this volume."
  11. Needham 1986, p. 7 "Without doubt it was in the previous century, around +850, that the early alchemical experiments on the constituents of gunpowder, with its self-contained oxygen, reached their climax in the appearance of the mixture itself."
  12. Chase (2003, p. 1) "The earliest known formula for gunpowder can be found in a Chinese work dating probably from the 800s. The Chinese wasted little time in applying it to warfare, and they produced a variety of gunpowder weapons, including flamethrowers, rockets, bombs, and land mines, before inventing firearms."
  13. Chase (2003, p. 1)
  14. Delgado, James (februaro 2003). «Relics of the Kamikaze». Archaeology (Archaeological Institute of America) 56 (1). Alirita la 9an de junio 2020.
  15. Chase (2003, p. 31)
  16. Peter Allan Lorge (2008), The Asian military revolution: from gunpowder to the bomb, Cambridge University Press, pp. 33-34, ISBN 978-0-521-60954-8
  17. Kelly (2004, p. 22) 'Around year 1240, Arabs acquired knowledge of saltpeter ("Chinese snow") from the East, perhaps through India. They knew of gunpowder soon afterward. They also learned about fireworks ("Chinese flowers") and rockets ("Chinese arrows"). Arab warriors had acquired fire lances before year 1280. Around that same year, a Syrian named Hasan al-Rammah wrote a book that, as he put it, "treats of machines of fire to be used for amusement or for useful purposes." He talked of rockets, fireworks, fire lances, and other incendiaries, using terms that suggested he derived his knowledge from Chinese sources. He gave instructions for the purification of saltpeter and recipes for making different types of gunpowder.'
  18. Peter Watson (2006). Ideas: A History of Thought and Invention, from Fire to Freud. HarperCollins. p. 304. ISBN 978-0-06-093564-1. «The first use of a metal tube in this context was made around 1280 in the wars between the Song and the Mongols, where a new term, chong, was invented to describe the new horror...Like paper, it reached the West via the Muslims, in this case the writings of the Andalusian botanist Ibn al-Baytar, who died in Damascus in 1248. The Arabic term for saltpetre is 'Chinese snow' while the Persian usage is 'Chinese salt'.28».
  19. Cathal J. Nolan (2006). The age of wars of religion, 1000-1650: an encyclopedia of global warfare and civilization. Volume 1 of Greenwood encyclopedias of modern world wars. Greenwood Publishing Group. p. 365. ISBN 0-313-33733-0. Konsultita la 9an de junio 2020. «In either case, there is linguistic evidence of Chinese origins of the technology: in Damascus, Arabs called the saltpeter used in making gunpowder "Chinese snow," while in Iran it was called "Chinese salt." Whatever the migratory route».
  20. Oliver Frederick Gillilan Hogg (1970). Artillery: its origin, heyday, and decline. Archon Books. p. 123. «The Chinese were certainly acquainted with saltpetre, the essential ingredient of gunpowder. They called it Chinese Snow and employed it early in the Christian era in the manufacture of fireworks and rockets.»
  21. Oliver Frederick Gillilan Hogg (1963). English artillery, 1326-1716: being the history of artillery in this country prior to the formation of the Royal Regiment of Artillery. Royal Artillery Institution. p. 42. «The Chinese were certainly acquainted with saltpetre, the essential ingredient of gunpowder. They called it Chinese Snow and employed it early in the Christian era in the manufacture of fireworks and rockets.»
  22. Oliver Frederick Gillilan Hogg (1993). Clubs to cannon: warfare and weapons before the introduction of gunpowder (represeldono). Barnes & Noble Books. p. 216. ISBN 1-56619-364-8. Konsultita la 9an de junio 2020. «The Chinese were certainly acquainted with saltpetre, the essential ingredient of gunpowder. They called it Chinese snow and used it early in the Christian era in the manufacture of fireworks and rockets.»
  23. Partington, J. R. (1960). A History of Greek Fire and Gunpowder (ilustrita, represeldono). JHU Press. p. 335. ISBN 0801859549. Konsultita la 9an de junio 2020.
  24. Needham, Joseph; Yu, Ping-Yu (1980). Needham, Joseph, eld. Science and Civilisation in China: Volume 5, Chemistry and Chemical Technology, Part 4, Spagyrical Discovery and Invention: Apparatus, Theories and Gifts. Volume 5 (Issue 4 of Science and Civilisation in China). Kontribuantoj Joseph Needham, Lu Gwei-Djen, Nathan Sivin (ilustrita, represeldono). Cambridge University Press. p. 194. ISBN 052108573X. Konsultita la 9an de junio 2020.
  25. 25,0 25,1 25,2 Hassan, Ahmad Y. «Transfer of Islamic Technology to the West: Part III». History of Science and Technology in Islam. Arkivita el la originalo la 27an de aprilo 2007. Konsultita la 9an de junio 2020.
  26. Ancient Discoveries, Episode 12: Machines of the East, History Channel, 2007 (Parto 4a kaj Parto 5a)
  27. Colección de las crónicas y memórias de los reyes de Castilla: Crónica de D. Alfonso el Onceno. En la imprenta de A. de Sancha. 1787. Konsultita la 28an de junio 2017.
  28. Fabio Bargigia- Fabio Romanoni. «The Spread of Firearms in the Visconti's Lordship (14th Century) - La diffusione delle armi da fuoco nel dominio visconteo (secolo XIV)» (en itala). Revista Universitaria de Historia Militar, 2017. Konsultita la 10an de junio 2020.
  29. Iqtidar Alam Khan (2004). Gunpowder And Firearms: Warfare In Medieval India. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-566526-0.
  30. Partington (eldono de Johns Hopkins University Press, 1999), p. 225
  31. "India." Encyclopædia Britannica. Encyclopedia Britannica 2008 Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopedia Britannica, 2008.
  32. "rocket and missile system." Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica 2008 Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopædia Britannica, 2008.
  33. Dipanegara, P. B. R. Carey, Babad Dipanagara: an account of the outbreak of the Java war, 1825-30: the Surakarta court version of the Babad Dipanagara with translations into English and Indonesian volume 9: Council of the M.B.R.A.S. by Art Printing Works: 1981.
  34. Atsushi, Ota (2006). Changes of regime and social dynamics in West Java : society, state, and the outer world of Banten, 1750-1830. Leiden: Brill. ISBN 90-04-15091-9.
  35. Thomas Stamford Raffles, The History of Java, Oxford University Press, 1965 (origine publikigita en 1817), ISBN 0-19-580347-7
  36. Cortés, Hernán. Cartas de Relación: Cuarta Relación. España.
  37. Sahagún, Bernardino de. «XXX: De cómo los bergantines que hicieron los españoles en Tetzcuco vinieron sobre México. Estos bergantines se labraron en Tlaxcala, y los indios los trajeron en piezas a cuestas hasta la laguna donde se armaron». Historia General de las cosas de Nueva España. México. pp. 52-53.
  38. León-Portilla, Miguel de (2008). «11: La reacción defensiva de los mexicas». La visión de los vencidos. México: UNAM. ISBN 978-970-32-4469-0.
  39. «Trade Goods, Guns & Firewater». Arkivita el la originalo la 15an de julio 2015. Konsultita la 15an de julio 2015.
  40. Donovan, 2008, p. 175: “Custer refused Terry’s offer of the Gatling gun battery.”
  41. TRONCOSO, Francisco del Paso (1903). «tomo I». Las guerras con los pueblos Yaqui y Mayo del Estado de Sonora. México.: (Secretaría de Estado - Despacho de Guerra y Marina edición).
  42. Gobantes, Loriga, Tratado de Balistica de la Artilleria Rayada, ONDERO (1881)
  43. [1]

BibliografioRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pólvora en la hispana Vikipedio.