La ĉejenoj, angle Cheyenne (prononco [ŝaJE:N], laŭ sistemo IFA ʃaɪˈæn) estas grupiĝo el la preriindianoj kaj ilia lingvo estas de la algonkena lingvaro. La ĉejenoj enhavas du indianajn tribojn, la Só'taeo'o aŭ Só'taétaneo'o (pli ofte literumita kiel Suhtai aŭ Sutaio) kaj la Tsétsêhéstâhese (ankaŭ literumita Tsitsistas). Ĉi tiuj triboj kunfandiĝis en la frua 19-a jarcento. Hodiaŭ, la ĉejenoj estas dividitaj en du federacie agnoskitajn naciojn: la sudaj ĉejenoj, kiuj estas enskribitaj en la ĉejenaj kaj Arapaho-triboj en Oklahomo, kaj la nordaj ĉejenoj, kiuj estas enskribitaj en la norda ĉejena tribo de la norda Ĉejena-indiana rezervejo en Montano. La ĉejenoj parolas la ĉejenan lingvon.

Ĉejenoj
etno
Usonaj indianoj
Suma populacio
13500
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
angla lingvoĈejena lingvo
Religio
kristanismoanimismo • Native American Church
vdr
leda kovraĵo de tipa ĉejena tendo (tipio, de 1860)