Muskedo

(Alidirektita el Musketo)

Muskedo (tiel laŭ PIV 2002 kaj PV 1934) aŭ musketo (tiel laŭ PIV 1970) estas peza, longa pafilo, ŝarĝita de antaŭe tra la paftubo. Fine de la 16-a jarcento ĝi iom post iom anstataŭigis arkebuzon kiel armilo de la piedirantaj soldatoj kaj fariĝis la ĉefa pafilo de la infanterio en la 18-a jarcento. Fruaj muskedoj estis tiel longaj kaj pezaj ĝis 15 kg, ke oni apogis ilin sur forko dum pafado.

Tipa muskedo, jen de la marko "Brown-Bess" kun bajoneto.
Muskedo el la epoko de la usona enlanda milito pafita por la filmo „Gods and Generals“

La unuaj modernaj amasaj produktadoj de muskedoj estis enkondukitaj de la franco Honoré Le Blanc kaj la usonano Eli Whitney.

Historia uzo: Pikistoj flanke apudas muskedistojn

Literaturo redakti

  • Hughes, B. P. Feuerwaffen - Einsatz und Wirkung 1630-1850
  • Ortenburg, Georg. Heerwesen der Neuzeit, Band II1 und III1.

Eksteraj ligiloj redakti