ArapahojArapahooj estas nacio (tribo) de Usonaj Indianoj kiu historie vivis sur la ebenaĵoj de la teritorioj de nuntempaj Koloradio kaj Vajomingo. Ili estis fortaj aliancanoj de ĉejenoj kaj foje kun lakotoj kaj dakotoj.

Arapahoj
tribo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Arapahoa vesto.
Estro Black Coal (Nigra Karbo), estis inter la plej influaj Arapahoaj estroj siatempe. Li kapablis teni la Arapahoojn pace kun Usono kaj for de la Granda Siua Milito de 1876.

Ĉirkaŭ la 1850-aj jaroj, la grupoj de Arapahoj formis du tribojn: nome la Nordaj Arapahoj kaj la Sudaj Arapahoj (ĉejen-arapahoj). Ekde 1878, la Nordaj Arapahoj estis loĝantaj kun la Orientaj Ŝoŝonoj en la Indirezervejo Wind River en Vajomingo kaj estas federale agnoskitaj kiel Arapahoa Tribo de la Rezervejo Wind River. La Sudaj Arapahoj loĝas kun la sudaj ĉejenoj en Oklahomo. Kune, iliaj membroj estas listigitaj kiel federale agnoskitaj kiel ĉejen-arapahoaj triboj.

Laŭ usona popolnombrado de 2010 estis pli ol 10 000 arapahooj.[1]

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Fowler, Loretta. Arapahoe Politics, 1851-1978: Symbols in Crises of Authority. University of Nebraska Press, 1982. ISBN 0-8032-1956-3.
  • McDermott, John D. Circle of Fire: The Indian War of 1865. Mechanicsburg, PA: Stackpole Books, 2000.
  • Pritzker, Barry M. A Native American Encyclopedia: History, Culture, and Peoples. Oxford: Oxford University Press, 2000. ISBN 978-0-19-513877-1.
  • Waldman, Carl. Encyclopedia of Native American Tribes. New York: Checkmark Books, 2006. ISBN 0-8160-6273-0.

Eksteraj ligiloj redakti