Irigacia kanalo

(Alidirektita el Akvoalkonduko)

Irigacia kanalo celas konduki akvon el akvokaptejo ĝis la kampo aŭ fruktoĝardeno kie ĝi utilos al kultivado. Temas pri gravaj vorkoj, kiuj devas esti zorge planitaj por eviti damaĝon al medio kaj eluzi troan akvokvanton. Ili estas forte ligitaj al la trajtoj de la trairataj terenoj, ĝenerale al ties kurboniveloj, milde descendante al pli malaltaj niveloj (per milda deklivo, kiu helpu la rapidan -evitante trian elspezon- sed ne tro subitan fluadon -helpante la akvokontroladon-).

Kanalo Júcar - Turia, el Kastilio al Valencilando.

La konstruado de sistemo de irigaciaj kanaloj estas unu de la plej gravaj partoj en la kosto de la dekomenca investado en sistemo de irigacio, kaj tial taŭga bontenado estas nepra neceso.

La dimensioj de la irigaciaj kanaloj estas tre variaj, game el grandaj kanaloj por transporti dekojn da kubaj metroj por sekundo, nome ĉefaj kanaloj, ofte kun propran nomoj, ĝis malgrandaj kanaloj kun kapacitoj por nur kelkaj malmultaj litroj por sekundo, nomitaj kampokanaloj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Canal de riego en la hispana Vikipedio.