Ĉi tiu artikolo temas pri kovraĵo aŭ tapiŝo. Por fina venka pozicio en ŝakludo rigardu la paĝon Ŝakmato.

Mato estas maldelikata kovraĵo aŭ tapiŝo el plektita pajlo, junko, basto, stipo kaj simile.

Pordomato

Matopordomato estas plejofte eta rektangula mato, sur kiu oni povas viŝi la ŝuojn apud la pordo antaŭ ol eniri la domon.

En la okcidenta kulturo kutimas por ĉie en- kaj eliri la domon kun ŝuoj, dum tio tamen ne estas tre higiena. En multaj (ĉefe tropikaj) landoj preskaŭ estas neimagebla eniri domon aŭ kabanon kun ŝuoj. La ŝuoj (aŭ sandaloj) estas demetitaj, antaŭ eniri la domon. En la domo tamen kuŝas kotona tuko por viŝi la nudajn piedojn.

La pordomato plejofte estas farita el kokoso, artefarita fibrokaŭĉuko kaj povas kuŝi ekstere aŭ interne de la domo. Matoj por uzado ekster la domo povas esti faritaj el gisfero.

Sporta mato redakti

La amatoraj luktistoj luktas sur matoj.

Vidu ankaŭ redakti