Al-Hakim la 1-a

(Alidirektita el Al-Hakim la 1-a (Kairo))

Al-Hakim la 1-a (arabe الحاكم بأمر الله الأول) aŭ laŭ kompleta nomo Abu al-'Abbas Ahmad ibn Abi 'Ali al-Hasan estis Abasida kalifo en Kairo, Egiptio por la mamelukaj sultanoj inter 1262 kaj 1302. Li estis supozeble pra-pra-pra-nepo de la Abasida Kalifo al-Mustarŝid, kiu estis mortinta en 1135. Kiam Bagdado falis al la Mongoloj en 1258, al-Hakim la 1-a fuĝis al Damasko kie li amikiĝis kun la araba tribestro 'Isa ibn al-Muhanna, kiu klopodis instali lin kiel kalifo, sed pro la konfuzo pro la Mongola invado de Sirio en 1259-1260, li alvenis en Halepo, kie li estis proklamita. Tamen, la multe pli proksima kaj probable aŭtenta onklo de la lasta abasida kalifo al-Musta'sim, nome al-Mustansir la 2-a, estis proklamita kalifo en Kairo en 1261. Al-Hakim la 1-a aliĝis al la invado fare de al-Mustansir la 2-a de Irako, ankaŭ submetante sin al al-Mustansir la 2-a kiel kalifo, sed tiu lasta estis mortigita kun plej el la invadintoj ĉe Hīt en Irako fare de Mongoloj. Nur ĉirkaŭ kvindek trupoj fuĝis kun al-Hakim, kiu, reveninte al Kairo kaj post zorgema studo de lia genealogia postulo por esti abasida, estis proklamita kalifo sukcede al al-Mustansir en 1262. Ĉar la konekto de al-Hakim kun la Abasidoj estis dista kaj malforta, oni ne povas nune certiĝi ĉu li estis reale el la familio, kiel li postulis. Ĉiuokaze, al-Hakim la 1-a ne partoprenis en pluaj aventuroj, servis kiel legitimiga kaj ceremonia funkciulo por la mamelukaj sultanoj en Kairo, regis dum 39 jaroj, kaj iĝis la praulo de ĉiuj sekvaj abasidaj kalifoj de Kairo, same se li estis aŭ ne reale abasido. Kvankam li estis enpostene post 1262, la mamelukaj sultanoj tenis lin kiel praktika prizonulo en la citadelo, ĝis la Sultano Laĝin liberigis lin en Decembro 1296, permesante lin loĝi en domo en la urbo kaj doninte al li grandan financan subtenon.

Al-Hakim la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1247
en Bagdado
Morto 19-an de januaro 1302 (1302-01-19)
en Kairo
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Infanoj Al-Mustakfi la 1-a vd
Parencoj ar-Raŝid vd
Profesio
Okupo politikisto vd
40-a abasida kalifo (2-a en Kairo)
Dum inter 1262 kaj 1302
Antaŭulo Al-Mustansir, lia patro
Sekvanto Al-Mustakfi la 1-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referencoj redakti

Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti

  • Amitai-Preiss, Reuven. Mongols and Mamluks: The Mamluk-Ilkhanid War 1260-1281. Cambridge: Cambridge University Press, 1995. Pp. 58-59, 61-63.
  • Garcin, Jean-Claude (1967). "Histoire, opposition, politique et piétisme traditionaliste dans le Ḥusn al Muḥādarat de Suyûti" [Historio, opozicio, politiko kaj tradiciisma piismo en Suyuti's Ḥusn al Muḥādarat] (PDF, 14.62 MB). Annales Islamologiques. Institut Français d'Archéologie Orientale. 7: 33–90. Retrieved 2010-07-22.
  • Glubb, John Bagot. Soldiers of Fortune: The Story of the Mamlukes. New York: Dorset Press, 1988. Pp. 77, 80, 171.
  • Holt, P. M. (1984). "Some Observations on the 'Abbāsid Caliphate of Cairo". Bulletin of the School of Oriental and African Studies. University of London. 47 (3): 501–507. doi:10.1017/s0041977x00113710. JSTOR 618882. (subskribo postulita).