Kermano
Kermano, perse کرمان, estas metropolo kaj universitata urbo de Irano, kie estas la administra centro de la provinco same tiel nomata.
Kermano · کرمان | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Kermano | ||
Poŝtkodo | 761 | ||
Telefonkodo | 34 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 537 718 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 2 976 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 17′ N, 57° 4′ O (mapo)30.29111111111157.067777777778Koordinatoj: 30° 17′ N, 57° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 760 m [+] | ||
Areo | 180,7 km² (18 070 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kerman [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Supermara alteco: 1755 m
- Horzono: UTC + 3:30 (somere UTC + 4:30)
- Poŝtkodo: 76100
- Telefonkodo: 341
Geografio redakti
Kermano situas en plata kaj larĝa valo rande de dezerto. Teherano troviĝas en distanco de 1076 km-oj.
Historio redakti
La grekoj konis la urbon, kiel "Karamani". Ĝi fondiĝis supozeble en la 3-a jarcento. En 642 la araboj okupis la urbon. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj la Turko-Selĝukoj havis la urbon. En 1271 Marco Polo vizitis la urbon kaj priskribis ĝin, kiel fama loko de teksaĵoj kaj komercistoj. En 1794 terura sieĝo okazis, poste la viroj estis mortigitaj, la virinoj kaj la infanoj iĝis sklavoj, la urbo detruiĝis. En la 19-a jarcento Kermano rekonstruiĝis. En 1896 tertremo okazis.
Ekonomio redakti
Kermano estas centro de tapiŝofarado, sed oni faras ankaŭ kotonoteksaĵojn kaj kapro-lanofaraĵojn.
Klimato redakti
Distriktoj de Kermano estas ĉirkaŭitaj per montoj kiuj kaŭzas diversecon en la vetero. La norda parto situas en senpluva dezerto, dum la altebenaĵo de la suda parto ĝuas pli moderan klimaton. Jare pluvas nur 135 mm. Ofte okazas sabloŝtormoj.
Trafiko redakti
Kermano havas gravan enlandan flughavenon. Fervojo kaj vojo Tehrano-Pakistano trairas la urbon.
Vidindaĵoj redakti
- turoj de silento, kie oni iam metis la kadavrojn por la birdoj
- moskeoj el la 11-a jarcento
- verda templo