Jakĉalo

tradicia malvarmejo en Persio

Jakĉalojakĥalo (perse يخچال) estas tradicia malvarmejo, kiu disvastiĝis ĉefe en la 5-a jarcento en la nova Persa Imperio de la Sasanidoj.

Jakĉalo en provinco Kerman

Tiuj konstruaĵoj havas kupolan formon, estas parte subteraj kaj havas internan spacon de ĝis 5000 m³. Oni rezervis en tiu interna spaco glacion por freŝrezervi manĝaĵojn. La kupolo havas muron dikan de 2 metroj kaj tiuj dikmuroj malhelpis enpenetron de la varmego en la internon. Oni liveris la glacion en la vintraj monatoj el la proksime situantaj montoj.

La nun ekzistantaj jakĉaloj aĝas pli ol 100 jarojn.

Funkcia principo redakti

Oni fosis komence grandsurfacan basenon kun profundo de 40 ĝis 50 cm. Poste oni kondukis akvon el kanato aŭ lageto en la basenon. Dum la nokto estiĝis glacio, kiun oni transportis en la rezervejon.

Oni konstruis tre altan briko- adobomuron ĉe la suda parto de la baseno, por dumtage malebligi direktan sunradiadon je la baseno. Tiel restis la grundo de la akvobaseno pli malvarma kiel la ĉirkaŭa proksimo, tiel la glaciiĝa proceso rapidiĝas. Oni ofte establas du pluajn murojn ĉe la okcidenta kaj orienta flankoj, tiel la baseno estas protektita de la direktaj sunradioj dum sunleviĝo kaj sunsubiro.

Por la konstruo oni uzis specialan morteron (sārooj), miksaĵon el sablo, argilo, kalko, cindro, kaj kaproharojn ks., kiuj en certa miksa proporcio efikas kiel varmoizolaj.

La jakĉaloj estis konstruitaj rande de la dezertoj, posedas surteran grandegan kupolan parton kaj subtere grandan kaj tre profundan (ĝis ĉ. 15 m) rezervejon.

La malvarmejo havas diversajn grandojn. Unu el la plej grandaj troviĝas en Mejbod. Ĝi havas duŝelan kupolon el ruĝa briko. Por atingi optimumon ekonomie kaj statike, ono konstruis la eksteran ŝelon de la kugloforma kupolo maldikiĝanta de sube ĝis supro. Tiu konstrumetodo alportis masredukton, materialan ŝparon kaj lokigon de la pezpunkto pli suben. La kupolo de Mejbod altas 15 m. La ekstera ŝelmuro havas sube la dikon de 240 cm kaj supre 20 cm (diko de unu briko). Tiel la kupolo montras ŝtupan eksteran muron, kiu helpas eĉ la reparaturon kaj la ĉiujaran prizorgon de la konstruaĵo.

Plej ofte staris en nordo de la kupolo - kiel en Mejbod - ombrodonaj muroj, ĝenerale altaj 12m, longaj 40 m kaj dikaj ĝis 2m (sube). En nordo de tiu muro kuŝis la akvobaseno. Por plua sinkigo kaj reguligo de la temperaturo, plejmultaj jakĉaloj posedas ankoraŭ ventokaptilon.

La "glacirezervejo" estis iam kunligita - tra kluzosimila aperturo - al la akvobaseno, tra kiu oni povis la gajnitan glacion enporti. Poste oni murfermis la aperturon. Ĝi havis en la kontraŭa flanko fermeblan enirejon, tra kiu kondukis mallarĝa ŝtuparo profunden. Tio servis same por transporto de la glacio.

Vidu ankaŭ redakti