Helenisma filozofio

(Alidirektita el Grekaj filozofoj)

Helenisma filozofio estas la lasta etapo de la historio de la antikvgreka filozofio.

Helena filozofio redakti

Helena filozofio estas komponita el la ĉefaj skoloj de antikva greka filozofio, kaj ĝiaj plej elstaraj disvolvigintoj, kiuj estas jenaj:

(Litero R markas romianojn)

Tiuj ĉi floris de la tempo de Sokrato ĝis 529, kiam la imperiestro Justiniano fermis la lernejojn de filozofio kiel kontraŭ-kristana.

La plej influaj skoloj estas la de Platono kaj Aristotelo, plejparte ĉar Aŭgusteno kaj Tomaso de Akvino sukcesis sintezi ilian penson kun kristanismo. Gravas ankaŭ la Antaŭ-Sokrata Filozofio (la ĉisubaj datoj estas la proksimumaj jaroj antaŭ Kristo):

Inter ĉi tiuj, Pitagoro estas la giganto. Taleso gravas ĉar li semis la ideojn, kiuj naskis modernan sciencon kaj Parmenido ĉar li estis la unua diri "Per la rezonado oni decidu la problemojn.Nur unu vojo estas kuraĝa", liaj ŝajne strangaj cerbumadoj fakte estis la semo de aplikado racion al la mondo kaj rigora kaj senkompromisa rezonado kaj estis la sprono al ĉiuj la sekvantoj, kiuj provis elŝoviĝi el tiuj malfacilaĵoj.

Antaŭ Sokrato, greka filozofio precipe atentis pri la demandoj pri fiziko kaj kosmologio. Post Sokrato, etiko estis la ĉefa koncerno.

Ĝenerale, greka filozofio estimis racion super ĉio kaj aplikis ĝin al la mondo por kompreni ĝin. La grekoj aplikis racion ne nur al natura fenomeno, sed eĉ ankaŭ al moralo kaj al la grandaj demandoj de vivo. Al la grekoj, filozofio ne estis intelekta ludo, sed afero serioza por sciiĝi ne nur pri la luno kaj la steloj, sed ankaŭ pri vivmaniero.

En aliaj landoj, tiaj demandoj estis la fako de sacerdotoj kaj religio, sed en la antikva greka mondo (kiel en la moderna Okcidento), sacerdotoj ne posedis politikan rolon aŭ potencon. Ofte la sacerdoto estis elektita per loto kaj lia rolo estis limigita sole al rito.

En la romia imperio, greka filozofio ofte anstataŭigis religion. Ekzemple, por Marko Bruto, la mortiganto de Julio Cezaro, platonismo estis efektive lia religio. La limo inter religio kaj filozofio ofte estis tre nebula -- ekzemple, la limo inter novplatonismo kaj gnostikismo en la 3-a jarcento.

....


Eksteraj ligiloj redakti